Dig, Dag kaj Digedag

in #digedag6 years ago

Jen ni estas!

Plaj multaj germanoj certe konas la amuzajn komikajn figurojn Asterix kaj Obelix https://steemit.com/asterix/@johano/do-you-like-asterix-and-obelix-congratulation-albert-uderzo-90, sed nur malmultaj konas la tri malgrandajn heroojn Dig, Dag kaj Digedag! Por la infanoj de GDR ili ludis ege gravan rolon en sia juna vivo. Tiuj karakteroj ne estis kopioj de iuj okcidentgermanaj aŭ usonaj komikaĵoj, sed tute sendependaj artaj kreaĵoj de la monata revuo Mosaik.


Lona Rietscher desegnis la rakontojn de Hannes Hegen ekde 1955 dum dudek jaroj. Entute eldoniĝis 223 eldonaĵoj, kiuj ankoraŭ nuntempe estas ŝatataj trovaĵoj je libroj- kaj pokaj merkatoj.

Do pri kio temas la rakontoj? Pri tri saĝetaj buboj vojaĝantaj tra la mondo, ĉiam pretaj por atendi novajn ekcitajn aventurojn kaj defioj. Foje ni trovas ilin en Sovaĝa Okcidento, poste en antikva roma imperio kaj aliafoje en mezepoko. Jen mia plej favora rakonto de tiu serio, en kiu ili renkontas la kavaliron Ritter Runkel von Rübenstein …Ho ve !

Tiuj rakontoj ne nur estas fantaziaj, same kiel la rakontoj pri Asterix kaj Obelix, ili ĝoje edukas nin pri la historio kaj kulturo de tiu epoko.

Estas rimarkinde, ke al ili tute mankas iu ideologia propagandema trajto kvankam ili estis unu el la plej gravaj GDR revuoj junulaj kun 600 mil eldonaĵoj.

Dankon pro via vizito kaj voto. Agrablan tagon al vi!

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 62102.06
ETH 2415.08
USDT 1.00
SBD 2.49