Ĉu "sekvu la ligilon" havas sencon?

in #demandoj8 years ago (edited)

Mia cerbo tute ne konsentas. Ligilo ne moviĝas, do ne eblas postkuri ligilon. Ligilo ne donas regulojn, do ne eblas obei al tiuj reguloj. Ligilo ne gvidas ĉar ĝi ne montras ĝustan lokon, sed hazardan lokon. Ligilo ne estas aro de informoj kiujn oni devus respekti, sed ligilo nur enhavas simplan informon. Ne eblas "agi komforme al ligilo" ĉar ligilo ne donas ordonojn. Esence, ligilo nur estas ilo kiu ligas. Oni ne sekvas ilon, sed oni UZAS ĝin.

Laŭ mi, tio estas nepripensita elanglaĵo de "follow the link". En la Franca, la signifo ne estas tia: "faire suivre un lien" signifas "havigi iun la ligilon". Do oni povas kompreni "suivre un lien" kiel "havi ligilon", ne kiel "uzi ligilon".

Se vi volas diri "uzu la ligilon", pli bonas skribi "uzu la ligilon", laŭ mia cerbo.

Sort:  

Mi ĵus demandis al azia amikino, kaj por ŝi ambaŭ tute same bone kompreneblas. Ŝi ne vidas esencan diferencon. La esprimo mem estas sufiĉe internacia, kaj por mi ĝi havas sencon.

Komputila terminologio estas kiel ajn altnivele "malpli logika": kiel muso sencas?

Mi ne kredas ke ĝi estas internacia. Ĝi nur estas internacie Interreta, kaj tio signifas "Angla". Ĉiuokaze, mi ne pensas ke internacieco estas bona kialo por aldoni novan signifon al vorto kiu havas jam multajn. Esperanto iĝus/iĝas malklara lingvo.

Mi vidas tion male: multaj aferoj estas tute kompreneblaj kaj internaciaj, escepte por francoj kiuj kredas je unu vorto, unu signifo ekde Kartezo...

La francoj blablabla estas via Godwin-leĝo

En kiu kunteksto oni uzas "muso sencas"?

Ligilo estas ilo, kiu ligas unu aferon al la alia. Do se vi sekvas la ligilon, vi iras de unu afero al la ligita alia afero. Mi pensas, ke tiel ligilo rilatas al movado.

Sed oni ne "sekvas" ponton, oni "uzas" ponton. Kelkfoje oni "sekvas" vojon, sed fakte oni sekvas la novajn partojn de la vojo kiuj aperas antaŭ si.

Mi ne deziras konvinki vin - mi nur volis doni klarigon, kiu eble helpas vin akcepti la kutiman lingvouzon.

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.14
JST 0.029
BTC 57440.82
ETH 3108.89
USDT 1.00
SBD 2.42