Bildoj en la kampo

in #cropcircle8 years ago (edited)

>Ĉiujare en la someraj kampoj ekaperas grandegaj bildoj, faritaj sen peniko aŭ koloro. Ili ekestas per kuŝigo de la tigoj de cerealo aŭ herbo sur la teron en elektitaj areoj. Tiamaniere diversaj motivoj aperas, ofte tre belaj kreaĵoj kun tre kompleksaj geometriaj desegnoj. Ili povas esti pli ol 200 metrojn en diametro. Sed ankaŭ malgrandaj simplaj cirkloj aŭ nomataj simboloj eblas. Tiuj bildoj (nomiĝas ankaŭ agroglifoj), kiuj troviĝas precipe en suda Brito, nun estas grandega turistmagneto. Centoj da libroj jam aldonis pri tiu afero. Novaj poŝtkartoj kaj filmoj ĉiujare aperas. La unuaj agroglifoj ekaperis en Hampshire kaj Wiltshire/ Britio meze de okdekaj jaroj de la pasinta jarcento.

Nu, kiu faras tion? Artistoj, sciencistoj aŭ frenezuloj ?

Nuntempe, la klarigo de tiu fenomeno estas tre kontraŭdiskutebla. La plej multaj homoj pensas ke ili nur estas homaj kreaĵoj. Sed kiu povas krei tiom kompleksajn bildojn en nur kelke da noktaj horoj?, demandas aliaj. Ekzistas ankaŭ alia teorio, laŭ kiu agroglifoj estas kreitaj de eksterteranoj aŭ estas la rezulto de ankoraŭ nekonata energifonto. Noktaj vizitantoj vidis strangajn lumojn aŭ sentis varman energion.

Tiun demandon mi ne bezonas solvi. Mi ĝoju pri tiu mirinda fenomeno en la pejzaĝo! Se vi ne loĝas ĝuste en Suda Anglio , vi ja povas serĉi en la interreto aŭ en la librejo pri ĝi.









Sort:  

@johano Mi ŝatus reblog ĉi-artikolon, sed antaŭe mi volis peti vin se vi ŝatus fiksi la rompitan bildon ĉe la komenco de la artikolo, supozante ke ankoraŭ eblas redakti ĉi-artikolon.

Jes vi povas kaj mi provas solvi la bildo-problemon.

Bedaŭrinde mi estas tro stulta por aldoni belegan bildon al la teksto. Eble iu el vi povas fari tion en la komento. Dankon.

Dankon por la bildo. Ne funkcias ĉe mi sama agado. Ĉu vi jam efektive vidis agroglifon?

La ligilo ĉe la fundo de ĉi-komento estas la ligilo el la antaŭa bildo.

Ion por vi provi kiel ekzemplo

1: Kopiu la ligilon ĉe la fundo de ĉi-komento.
Memoru kopii la tutan ligilon, inkluzivanta la etendo ĉe la fino: .jpg
2: Algluu la ligilon ene nova komento
3: Ene la "Preview" fenestro sube la komento, via bildo devus esti montrata korekte.
Se la bildo ne montriĝas, kontrolu la ligilon por certigi ke estas korekta

http://ichef.bbci.co.uk/news/624/cpsprodpb/154C6/production/_84483278_manton2009_annemiekewitteveen.jpg

Ja, jes funkcias, do eble miaj alglutaĝoj ĝis nun ne estis ĝustaj. Dankon.

Mi neniam efektive vidis agroglifon.
Mi trovas iujn esti absolute nekredeble kompleksaj geometriaj artaĵoj.
Mi estas tre skeptika ke kelkaj povus esti de ekstertera origino, pro la granda kvanto de dokumentitaj agroglifoj kaj la manko de evidentecoj por subteni. Tamen, mi forte kredas la ekziston de eksterteranoj.

Se vi havas ligilojn al artikoloj, fotoj, aŭ videoj, mi aprezus se vi dividus ilin.
Mi pardonpetas pro ajna gramatikaj eraroj kaj ajna konsilo aŭ helpo estus ŝatita.

... ja vi pravas, estas demando de kredo, la ekzisto de eksterteranoj.

La interreto pleniĝas de artikoloj, retpaĝaroj, bildoj koncerne agroglofojn. Mi ne scias, en kia lingvo vi serĉas. Ekz. en la angla jen:
www.cropcircleconnector.com/index2.html

Eble la plej interesan kaj novan agroglifon oni trovis je la 6.septembro en Wiltshire/ Britio. Temas pri la bela praaĝa svastika simbolo:

Agrabla artikolo!
Por aldoni bildojn, vi simple bezonas "kopii kaj alglui" la ligilon de la bildo al la artikolo aŭ komento.

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 57850.91
ETH 2358.42
USDT 1.00
SBD 2.43