Time to Act/ Tempo por Agadi

in #cnd7 years ago (edited)


Se ankoraŭ homoj ekzistas post la venonta nuklea katastrofo, tiuj certe demandas al si, kial ne homoj amase kontraŭstaris la nuklean armilfrenezon. Kial ili sekvis siajn kutimajn ĉiutagajn taskojn, senzorge pri sia estonta sorto.

Sed ĉiam ekzistis kaj ekzistas malmultaj homoj, kiuj tutkore pripensis tiun aferon. Meze de la pasinta jarcento deciditaj homoj en Britio fondis kampanjon por kontraŭstari nuklean armilon.

Estas la 60-a datreveno de la Kampanjo por Nuklea Senarmigo. Fondita en 1958 ĉe la alteco de la Malvarma Milito, CND estis potenca kolektiva voĉo kontraŭ nukleaj armiloj. Ĝia fonda kunveno okazis la 17an de februaro 1958 ĉe la Centra Salono en Westminster/ Londono.
Estas ankaŭ la 60-a datreveno de la unua Aldermaston-marŝo, protesto, kiu tiom multe ŝanĝis la britan politikan kulturon. Ĉi-jare denove homoj kunvenos en Aldermaston, la loko, kie nukleaj bomboj de Britio estas faritaj. Venu kaj partoprenu je Pasan dimanĉon - 1an de aprilo 2018 - por paroladoj, muziko kaj interfida kunvenoj.
Ĉi tio estas grava kampanja okazo en la CND historio kaj unu el pli ol 30aj haltpunktoj en Britio, kiu estos montrita gigantan 3D- CND-simbolon. Estas gravaj pejzaĝaj lokoj, inkluzive de White Cliffs of Dover, Anĝelo de la Nordo en Gateshead, kaj  la Clifton Suspension Ponto en Bristol.

CND ĉe AWE Aldermaston
Sankta dimanĉo • 1an de aprilo 2018
Berkshire • 12 tagmezo - 2pm 

Foto: CND marŝo al Aldermaston, liberaj bildoj de commons.wikimedia.org 

Dankon pro via atento kaj agrablan tagon!

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.16
JST 0.031
BTC 61904.94
ETH 2583.24
USDT 1.00
SBD 2.57