Kristnasko sen onia familio - ĉu eblas?

in #christmas7 years ago

Kristnasko estas grava kristana festo. Oni tiam festas la naskiĝon de Jesuo Kristo. En Pollando oni festas Kristnaskon dum du tagoj - je la 25a kaj la 26a de decembro. Gravas ankaŭ la antaŭkristnaska vespero, kiam oni kune vespermanĝas. Kristnasko estas ankaŭ plejofte la ununura dum la tuta jaro oportuno, kiam oni renkontiĝas kun sia tuta familio.

...sed ne ĉiuj havas familion!

La kialoj de tia situacio estas diversaj. Unue, ĉiuj familianoj povas esti jam mortintaj. Due, vi kaj la familio povas malami unua la alian. Eĉ antaŭ pli ol duonjaro mi dirus, ke oni simple pardonu unu al la alia ĉion. Nuntempe, mi jam scias, ke bedaŭrinde...

...tio ne ĉiam eblas.

Imagu la jenan situacion.
Vi estas geja. Via familio estas gejofobia. Via familio scias pri via samseksemeco. Vi ne plu kontaktiĝas kun via familio. Plie, via familio aŭ deziras al vi morton, aŭ klopodis iel "aliseksemigi" vin kaj malfaciligi vian kontakton kun via koramiko. Ilia konduto estis la kialo de via translokiĝo malproksimen de via familio - al via koramiko. Sed tio ne helpas. Via familio daŭre ĝenas vin. Ne komprenas, ke via samseksemeco kaj via amrilato okazeblas. Ne alkutimiĝemas.

Kio estas la solvo, do?

Mi decidis tiusituacie festi Kristnaskon kun mia (nun jam) fianĉo kaj lia familio, kiu akceptas nian amrilaton kaj subtenas nin. Ili ĉiuj samopinias, ke mia familio estas stulta kaj malĝuste pensanta, malĝuste agadanta. Mi sendos al mia familio la mesaĝon kun kristnaskaj deziroj, sed tio estas ĉio, kion mi faremas. Viziti ĝin jam estas tro por mi. Mi ne volas perdi mian tempon por la kontaktiĝado kun homoj, kiuj ne permesas al mi vivi, kiel mi volas, kiuj penas instigi min vivi laŭ ilia plano kaj lia plaĉo.

Sort:  

Mi pensas, ke la plej multaj homoj festas tradiciojn, kutimojn, morojn, sed ne vere la ecencon de la naskiĝo de Jesuo.

Feliĉajn Feriojn!
Feliĉan Kristnaskon!
Feliĉan Novjaron!

Ankaŭ al vi feliĉan Kristnaskon kaj Novjaron! Estu la venonta jaro plena de ĝojo kaj prospero!

Congratulations @adi3255! You received a personal award!

1 Year on Steemit

Click here to view your Board of Honor

You can upvote this notification to help all Steemit users. Learn why here!

Coin Marketplace

STEEM 0.20
TRX 0.13
JST 0.030
BTC 63713.30
ETH 3389.19
USDT 1.00
SBD 2.62