You are viewing a single comment's thread from:

RE: Kafodrinkejo

in #business5 years ago (edited)

Bonvenon en Steemit-on, kara @jxajro.

Kiel ankaŭ @mattgroening konsilis, mi sugestas ke via sekva blogaĵo estos prezentiĝo antaŭ la komunumoj en Steemit. Tamen la esperantistaro ĉi tie estas tre malmulta, ni estas eble nur deko da homoj.

Do pli konvene estus ke vi kreos prezentiĝon en la portugala, la hispana aŭ la angla. Tia prezentiĝo devos enhavi kradvorton introduceyourself; ĉar stimitanoj helpas multe novulojn kiam ili prezentiĝas (sed tiu kradvorto nur uzendas ĉe tia komenca blogaĵo por sin prezenti).

Se vi publikigas en la angla ne estas necese meti kradvorton english, sed se vi publikigas en alia lingvo, ja estus bone enmeti koncernan lingvonomon kiel kradvorton. Rigardu la blogaĵojn de aliaj portugallingvanoj ĉi tie... la kradvorto por la portugala estas pt, tiu por la hispana estas spanish.

Kial tio gravas? Ĉar ĉi tie komunumoj kreiĝas ĉirkaŭ tiuj kradvortoj. Vi povos enspezi pli da mono se pli da komunumoj konas vin, amikiĝas kun vi, babilas kun vi.

La forto ĉi tie estas forto komunuma (tial ni deziras kulturi trankvile eo-komunumon). Kaj konvenas profiti la rilatojn kun pluraj komunumoj. Ekzemple, se oni estas kuracisto, oni serĉu komunumon de kuracistoj, ili apogos tiun; se oni estas programisto, tiuj fakularoj helpos tiun blogiston.

Espereble en estonteco nia niĉo esperantista ankaŭ estos forta kaj multnombra ĉi tie.

Mi donacetas trinkmonon por vi
!tip

PS. Ho, kaj ne forgesu meti bildojn en vian sinprezento-blogaĵon... se vi ne ŝatas tro montri vin (ankaŭ mi ne ŝatas tion), vi povus meti bildojn pri via urbo, pri via lando. Sed ja bonus meti almenaŭ diskretan bildon pri vi mem. Vi povas tralegi ekzemplon ĉe mia propra blogaĵo de reveno en Steemit, ĉi tie.

PPS. Ankaŭ zorgu serioze de nun pri la afero de kopirajtoj. Kutime ni uzas ĉi tie bildojn liberrajtajn el pixabay.comunsplash.com.

Sort:  

Dankon kara @spirajn. Mi strebos klare kompreni viajn instruojn kaj estu vi certa, ke mi ilin plenumos! Mia sukceso estos via sukceso kaj nia sukceso estos sukceso de Eo.

Posted using Partiko Android

Coin Marketplace

STEEM 0.16
TRX 0.13
JST 0.027
BTC 59388.79
ETH 2578.59
USDT 1.00
SBD 2.47