You are viewing a single comment's thread from:

RE: Elmigrado de junaj Afrikanoj

in #blogesperanto7 years ago (edited)

Saluton cyprienguiya. vere bonega artikolo. mi interesiĝas pri tio ke la esperanta komunumo pli kaj pli aktiviĝas je Steemit per esperantistoj de ĉiuj mondpartoj kiuj portas siajn spertojn kaj sciojn kaj aferojn al la komunumo por pli kaj pli fruktdonigi la komunumon. En mia lando ni havas pli malpli similan situacion (sed ege malpli problema ol en afriko, tie ĉi almenaŭ ni havas defaŭltajn registarajn servojn pri saneco kaj minimuma manĝaĵo) sed la tuta afero estas sufiĉe sentebla kaj tuŝebla por mi ankaŭ tie ĉi do mi bone povas kompreni vin kaj mi tre ĝojas ke vi tiom ĝuste kaj bone konsideras la problemon kaj elserĉas solvojn ktp. Mi pensas ke la manko de bona edukado estas tre grava problemo. Oni devas ege helpi al afriko por havigi al ĝi bonan edukadon, tiam oni povos bone konstrui la kontinenton kaj eĉ se ili iras al alia kontinento pro ajna kialo, afrikanoj kaj estu tre utilaj al tiu lando ke ili anstataŭ fermi la limojn, brakumu rifuĝintojn, kaj aliflanke ree en tiu lando ne suferu malriĉecon ktp. Por atingi bonan edukadon kompreneble tre gravas internacia helpado kaj ankaŭ iom klopodi havigi bonan situacion al helpantoj, kiuj venas al afriko, mi iom serĉis kaj ekzistas organizaĵoj kiuj mem aranĝas ĉion por instruistoj kiuj volas kiel volontulo vojaĝi afriken por helpi kaj instrui. sed ili petas monegon. Mi pensas ke estus bonega se ekzistus volontulaj organizaĵoj ene de afrikaj landoj kiuj kunaranĝas situacion por eksterlandaj instruistoj kiuj volas veni por ke ili loĝu en afriko kaj instruu plej malmultekoste. (eble ekzistas tia organizaĵo, se jes, sciigu min bonvole)

Sort:  

Saluton kara amiko pro Via konsiloj kaj aldonoj al la situacion , kaj mi pensas ke tiel ni povus plibonigi afrikan situacion kune kuniganta ideon , cxar nenio ne estas plej grava ke la kono .
Vi tusxas ankaux la plej grava parto el la solvoj " edukada problemon " kiu estas efika . Sed kia edukado bezonas Afriko ? Kaj mi respondas : afrika bezonas Praktikan edukadon, ne nur teorie ( Ekzemple : lerni kaj fari la pratikon samtempe ) .
Se Temas pri tiu edukado, mi pensas kaj kredas ke organizojn povas kunlabori kun tiuj eksterlandaj instruistoj por ke ili disdono iliajn konojn En Afriko.
Mi publikigos , nelonga tempon pri " Kia edukado bezonas Afrikon ? "
Dankon , Amike Cyprien

Dankegon pro la respondo, mi plene konsentas kun vi pri neado de teoria edukado, en mia lando ni same havas problemon.

Bonege , vi tute komprenas la aferon kaj tiu edukado devas esti refondigxi sur pratikoj !

Coin Marketplace

STEEM 0.28
TRX 0.12
JST 0.032
BTC 62467.35
ETH 3004.85
USDT 1.00
SBD 3.87