Provo kompreni Bitcoin

in #bitcoin6 years ago (edited)

Ekde la apero de Bitcoin antaŭ preskaŭ dek jaroj, opinioj pri tiu nova financa afero estis tre dividitaj. Ĉu Bitcoin estas efektiva mono aŭ simple inventaĉo funkcianta kiel skemo Ponzi?
Ni ne forgesu, ke ĝi iom mistere aperis en tempo de granda banka krizo en Usono. La kutima konfido de homoj en bankoj, ties oficistoj kaj produktoj severe estis damaĝitaj. Tiu tuta afero faris, ke ni pli ĝuste demandis al ni, kio do efektive estas mono. Ciferecaj valutoj aperis kiel alternativa monosistemo. Ĉar ili baziĝas sur matematikaj procesoj eblas neniu manipulado.

Bitcoin malkaŝas la grandan iluzion pri mono. Mono ŝajne havas iun valoron. Tamen montriĝas, ke ĝi ne havas difinitan formon. Temas nur pri konvencio, kiu dependas de iu apartaj tempaj cirkonstancoj.

Nu lasu nin rigardi al la evoluo de mono. Probable la unua mono konsistis el ostaj pecoj, konkoj aŭ ŝtonetoj. Kaj kiam niaj prauloj antaŭenpaŝis ili malkovris la valoran metalon oron.

Oro

Dum miloj da jaroj ĝi estis unu el la plej valoraj interŝanĝaj rimedoj, celo de riĉuloj kaj potenculoj, kaj revo de malhavantoj. Ĝis la jaro 1971, kiam Usono rezignis pri la tielnomata ora standardo, la dolaro estis ligita al pezo de oro. Monbiletoj kaj monero estis kovritaj per efektivaj ora provizo de la Centra Banko. Tiu provizo ĉiam estis limigita, kio faris oron valora.

Fidata mono

Fidata mono estas valuto, kiu derivas sian valoron el registara regularo. La latindevena vorto fiat signifas "estu farita". Tiu mono estas kreita de ŝtato kaj ne baziĝas sur iu materiaĵo kiel oro aŭ arĝento. La unua konata uzo de fidata mono estis registrita en Ĉinio ĉirkaŭ la jaro 1000. Ekde tiam, ĝi estis uzata kontinue en la plej diversaj landoj. Ĉar registaroj sian monon ne plu ligas al oro, ili povas eldoni monon laŭplaĉe. La ŝtato eldonas monon kiel laŭleĝan pagilon kaj aliflanke ĝi postulas impostojn, kiuj estas pagintaj ĝuste per tiu fidata mono.

Kredita mono

Ĝi estas kreita ekster de la ŝtato en bankoj. Tiu mono estas uzata por repagi bankajn ŝuldojn. Sed ŝuldoj povas esti malsamaj, ili dependas je la kreditkapableco (boniteco) de la ŝuldanto. Do ŝuldoj ekz de Grekio nuntempe estas malpli valoraj ol ŝuldoj de Germanio. La bankoj agas per tiaj diversaj repageblaj aĵoj, kiel vere kovritaj kreditoj. Iliaj kreditoj estas rigarditaj kiel efektiva mono, kvankam la sumo de tuta kreditmono estas pli granda ol la sumo de Fidata mono.
Bankoj tenas nin en la iluzio, ke eblas ŝanĝi kreditan monon al fidata mono. Kaj ni iom revante fidas al ili. Temas pri la sama iluzio, ke ni povas ŝanĝi niajn monbiletojn kontraŭ efektiva oro, kiel promesite skribita sur ili.

Cifereca mono

Cifereca mono ŝajne estas la pinto de la iluzio, sed kun unu diferenco, nome ĝi ne pretendas, ke ĝi havas iun realan valoron. Bitcoin baziĝas sur nenio. Tamen ĝi bone funkcias kiel financa rimedo. Efektive ĝi funkcias kiel kredita mono, nur ke Bitcoin ne bezonas ŝuldojn de aliaj partneroj. Blokĉena agado kreadas novan senŝuldan, limigitan monon, dum bankoj kreas senlimigitajn, bankajn produktojn, baze sur esperebla gajno. Bitcoin estas limigita je 21 milionoj. Ĝi estas nemateria afero, kiu nur baziĝas sur cifereca ideo kaj pretendo pri sia valoro, en kiu fidas ĉiuj uzantoj de ĝi. La invento de blokĉeno nur estis komenco de nova industria revolucio kaj ties una ido bitcoin alportis tutnovan koncepton pri financa agado al la mondo. Jam baldaŭ en la venontaj jaroj la efekto de cifereca mono ŝanĝos nian tutan socion. Kio nuntempe aspektas konfuza en la kriptomona kampo kun sia miloj da diversaj kaj tre valoro-ŝanĝemaj valutoj jam baldaŭ klariĝas.

Foto libera de PIXABAY: https://pixabay.com/en/bitcoin-block-chain-data-records-3349199/

Dankon pro via atento kaj voto. Agrablan tagon al vi !

 

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 62104.41
ETH 2404.22
USDT 1.00
SBD 2.49