Captured in Paradise / Kaptita en Paradizo

in #bitcoin7 years ago (edited)

This month police officers in Thailand seized a Russian operator of the darknet portal Infraud and they confiscated 100,000 bitcoins. That might be a big bonus for the state but a blow against cybercriminals. This article is written in the international language Esperanto.

   

Foto libera de PIXABAY

Tajlanda polico arestis administranton de darknet-platformo kaj kolektis 100 mil bitmonojn. Bitmono jam ĉiam havis sian malhelan flankon kaj tio sufiĉas, por ke ĝi ofte estas kondamnita. Ŝajne konformiĝis tiu malbona potencialo, kiam aperis la novaĵo el Tajlando. 

La polico kaptis rusan administranton de reta portalo Infraud pro fraŭdo. Krom diversaj komputiloj ankaŭ 100 mil bitmonojn. Por la ŝtato, tio povas signifi grandegan bonuson. Sed por la kaptito finon de paradiza vivo. Por la ŝtata potenco Bitmono estas pli kaj pli lukra fonto de enspezoj.

Infraud estas la plej granda Mallumreta-platformo, kiun la polico iam kaptis. Ĝi ne komercas drogojn sed sole varojn koncerne fraŭdon, kreditkartajn informojn, sociajn sekureco-nombrojn, falsajn identigilojn, aparatojn por la produktado de falsaĵoj kaj kontrabandaj aĵoj. 

Infraud fondita en 2010 en Ukrajno havis pli ol 11 mil klientojn. La platformo funkciis kiel la centro de fido al la Mallumreta-sceno. Laŭ la usona Ministerio de Justeco, la platformo kaŭzis damaĝon de 530 milionoj da dolaroj. 

La akcio de polico sukcesis pro amasa internacia komunuma agado, forigante Infraudon kaj arestante 36 homojn. Partoprenis policianoj el Italio, Aŭstralio, Britio, Francio, Luksemburgio, Serbio, Albanio kaj Kosovo.
Supozeble, la fraŭdo kaŭzis damaĝon de pli ol 500 milionojn da dolaroj, sed la konfiskita bitmono nun egalas al 800 milionojn da dolaroj. 

Kun jaraj impostaj enspezoj de ĉirkaŭ 60 miliardoj da dolaroj, tio fariĝus pli ol unu procento de la ŝtata buĝeto de la ĉarma reĝlando. Ĉi tio estas signife pli malgranda proporcio ol la 200 mil bitmonoj, kiujn la bulgara polico supozeble metis en la buĝeton de sia lando. Sed ĝi estas bone videbla, enorma sumo. 

Kutime mi ne ŝatas, kiam ŝtataj aŭtoritatoj intermiksiĝas kun ciferacaj entreprenoj, sed tiukaze tutkore plaĉas al mi ilia sukceso. 

Dankon pro via atento kaj bonan tagon al vi!

Sort:  

Nice post I am like it.

Wow! This just prove that cyber criminals like to holiday in Thailand!!
WE should make him pay tax as well! LOL.

You are very up to date!

Cheers.

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63439.39
ETH 2545.40
USDT 1.00
SBD 2.66