600.000-a Bitcoin-bloko trovita!

in #bitcoin5 years ago (edited)

Paŝo al paŝo la historio de Bitcoin antaŭeniras. Je la pasinta semajnfino okazis vere historia evento: la 600.000-a Bitcoin-bloko estis trovita. Ligita al la Blockĉeno la nova bloko enhavas 1.925 transakciojn kaj estas 870 kilobajtojn en grandeco. Estis grandega matematika operacio per kiu gajnis la ministo BitFury 12,0 Bitcoin kiel kompencio kaj 0,0376 Bitcoin kiel kotizoj.

Nur kelkajn horojn poste, Bitcoin povis festi alian imponan atingon: dum la sabato, la nombro de disponeblaj Bitcoins atingis 18 milionojn. Ĉi tio estas 85.714 procentoj de ĉiuj ĉiam disponeblaj Bitcoins en cirkulado. La distribuado de Bitcoins proksimiĝas al sia fino.

La inflacio de ĝi estas je 3.7-3.8 procentoj, do falis al niveloj tiel malalte kiel neniam antaŭe. Post la minado de pluaj blokoj (ĉirkaŭ 29.600 blokoj) - verŝajne en 193 tagoj - Bitcoin atingos la sekvan Duonigon (halving), en kiu la kreadokosto de novaj moneroj duoniĝis al 6,25 BTC por bloko. Tiam, por la unua fojo, inflacio estos pli malalta je 1,8 procentoj ol por la plej multaj Fiat-moneroj.

Sort:  

Dankon por skribi viajn artikolojn. Se vi volas ke estontece viaj artikoloj estas publikigtaj pere de @tecx tiam vi sendu ilin al nia telegrama grupo Tecx-Reafisxejo pere de telegra.ph-a ligilo au plibone en markdowna formato en dulingva versio cxar ni ankau volas havi la vocxdonon de ne-esperantistoj. Bonsxancon!

Dankon amiko. Mi preskaŭ ne konas telegramon. Sed se plaĉas al vi uzi miajn blogaĵojn, bonvolu fari tion. Estas granda ludo!

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 62964.22
ETH 2595.61
USDT 1.00
SBD 2.74