Robot bees / Robotaj Abeloj

in #bees7 years ago (edited)

Min ĵus iom kaptis abela febro. Ne temas pri malsano, male ĝi estas aparte vigleca mensa stato, koncerne la nuntempan sortaĉon de abeloj. Okazis probable pro la fakto, ke antaŭ ne longe oficiale estis anoncita la plua uzado de herbicido Glifozato ene de Eŭropaj Ŝatatoj. Tiu decido dependis nur je unusola germana politikisto. Unu kialo inter multaj por daŭrigi kvin pluajn jarojn ties uzadon estis, ke ĝis nun ne sufiĉaj pruvoj estis kolektitaj pri la malbono de Glifozato, spite de la fakto ke antaŭ la decido miloj da paĝoj de esplora raporto estis provizitaj.

Ŝajne ne sufiĉas rigardi al la media situacio en norda Ĉinio, kie en la Mao-Chien-Valo ĝis hodiaŭ grandegaj fruktaj plantejoj devas permane polenigitaj. Imagu, ke unu migdala arbo havas proksime 50 mil floretojn. Tie jam en la mezo de pasinta jarcento oni forte uzadis herbicidojn kun la rezulto, ke preskaŭ mortis ĉiuj insektoj.

Ekde 2007 ni ankaŭ scias pri Koloni- disfala malsano de abeloj (angle Colony Collapse Disorder), fenomeno, kiu priskribas kreskantan tutmondan abelmorton.


Antaŭ tiu fono la enkonduko de artefarita abelo ŝajnas kiel absurde kurioza afero. Tutmonde sciencistoj ege laboradas je tiu projekto. Proksimume tri kvaronoj de tutmonda kultiva specio, de pomoj al migdaloj, dependas de polenado de abeloj kaj aliaj insektoj. Ĉu iam tiaj robotetoj efektive povos transpreni la laboron de insektoj aŭ homoj? Unu el la plej konataj biologistoj kaj fakulo pri abeloj Dave Goulson pridubas tion. Polenado estas alte kompleksa kaj tre organika afero, kiu bezonas inteligentan kolektivan agadon. Sed sendepende de tre grandaj ambicioj de esploristoj kaj kreantoj de tiaj etaj robotoj, ni estas alarmitaj pro la nuna stato de abeloj. Ni absolute ne povas atendi la rezulton, kiu sole estus pseŭdorezulto, ĉar la abelmorto estas ja nur unu fenomeno en la pli granda kunteksto, kaj la manko de insektoj malbalancus la tutan medion.

Bildoj liberaj de PIXABAY

Dankon pro via atento kaj voto! Agrablan tagon!

Sort:  

Dankon pro via afiŝo! Kiel vi lernis tiom pri abeloj? Ĉu la temo pri abeloj estas ofta ŝatokupo de vi?

Bedaŭrinde estas nur kapa scio. Sed mi ege ŝatas la naturon en ĉiuj facetoj, kaj kompreneble mi iom komprenas la abelan situacion kaj la pli grandan bildon. Mi ankaŭ havas amikojn, kiuj bredas abelojn.

Mi ankaŭ ŝatas abelojn. Mia edzino prizorgas sovaĝflorojn por la abeloj ĉe nia ter-peco, sed ni ne bredas ilin. Mi ĝuas la lokan mielon, tamen. Kiaj utilaj kaj valoraj bestoj!

Cxu vi jam legis la romanon de Maja Lunde "La historio de la abeloj"?

Pri la realo: cxu vi opinias ke kreo de mempolenantaj plantoj povus solvi la problemon (almenaux pri nutrajxoj por homoj), se ni (homaro) ne suficxe frue solvos la problemojn por savi la insektojn?

Ne, sed mi aŭdis pri tiu libro. Mi demandos en mia biblioteko pro tio. Pri la alia afero mi ne povas diri ion.

bees give me chills, being allergic to them gives me fear.

You know there is a cure for that. A German study shows the great effectiveness of venom immunotherapy for beekeeper (http://geb.uni-giessen.de/geb/volltexte/2013/10130/pdf/WrobelDenise_2013_10_10.pdf) You might find something like that in Spanish as well. Good luck!

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 62817.54
ETH 2573.14
USDT 1.00
SBD 2.74