Abelbredado de sovaĝaj abeloj

in #wildbees6 years ago (edited)

Nuntempe en ĉiu supermerkato vi povas aĉeti mielon, ĉiujn variojn kaj el ĉiu ajn landoj de la mondo. Ni kutimiĝis ke haveblas mielon por malaltaj prezoj, ĉar mielo estas produktita amase aŭ malmultekoste importita. Ne estis ĉiam tiel. En antaŭindustria tempo mielo estis valora afero, same kiel la abela vakso, kiu necesis por la produktado de kandeloj en tempo de mankanta elektro.

Homoj jam antaŭ miloj da jaroj malkovris la dolĉan nutraĵon. Ĉi tie en Eŭropo komenciĝis kultivado de sovaĝaj abeloj, kiam la homoj komprenis kielmaniere ekspluati la trovitajn nestojn. Eble ĉe rikolto de nestoj en arbotrukoj, praabelistoj lernis, ke estas pli bone lasi parton de la nesto maltuŝita, por ke venontan jaron ĝi povu denove uzita. En mezepoko evoluis aparta arbara kultivado de sovaĝaj abeloj. Same estiĝis aparta profesio nomita mieltranŝado (en la germana Zeidlerei). Viroj helpe de ŝnuregoj grimpis sur grandajn arbojn, kaj multajn metrojn super la grundo ili batis trukon en la arbon, pli bone vertikalan fendon ĉirkaŭ 10x 30-40 cm. Sed interne de trunko, spaco de almenaŭ 30 cm estis bezonata. Ili kovris la eniron per planketo, kiu havis nur malgrandan flugtrukon por la abeloj. Kiam abeloj nestis tie, ĉiu jaro mielo estis havebla. La mieltranŝistoj purigis kaj prizorgis la trukojn, kaj iliaj mielaj arboj estis markitaj per simboloj je la arboŝeloj. Estis protektita metio kaj ekzistas eĉ aparta jurisdikcio. Ŝtelado de mielo ofte estis punita per mortpuno.

Tiu metio en Eŭropo havis longan tradicion, tamen kiam naturaj arbaroj pli kaj pli cedis al la agrikulturado, homoj prefere bridis abelojn proksime de siaj vilaĝoj. Sed en Ruslando kaj en Polando tiu tradicio daŭris en kelkajn lokojn.
Nur en la lastaj jaroj kiam la sorto de abeloj alarmis nin kaj ni komprenis la damaĝon de natura medio farita de industria agrikulturado kaj de grandskala ekspluatado de komercie tenataj abeloj, ni komencas denove aprezi la tradiciajn metodojn de mielrekoltado. En Svislando kaj Germanio ekzistas asocioj, kiuj nuntempe sekvas metodon de polaj arbaraj abelistoj por ke la maljuna metio denove estas uzita.

Bildoj:

  1. bienesuchtbluete.wordpress.com
  2. bienenschutzgarten.at

Dankon pro via atento kaj voto. Agrablan tagon al vi!

Sort:  

Cxu ne estus ecx pli bone se oni tute lasus la mielon al la abeloj?

Eble jes. En Britio jam ekzistas grupoj, kiuj favoras tion. Ili konstruas arbajn trukojn por abeloj sed ne rekoltas mielon. Tamen la atentigo pri tiu afero espereble ŝanĝos ankaŭ la situacion en la komercia abelbredado.

Coin Marketplace

STEEM 0.26
TRX 0.11
JST 0.033
BTC 64961.60
ETH 3103.64
USDT 1.00
SBD 3.86