Voynich Manuscript really solved?/ Ĉu ni vere komprenas la Voynich-manuskripton?

in #voynich8 years ago (edited)

Now it seems the code is broken, the medieval Voynich manuscript is no longer a mysterium. However do we know if it is a genuine book or a hoax?  A group of mathematicians at the RAS Institute of Applied Mathematics studied the text and they announced that the Voynich manuscript was written in two languages, except for the vowels, interpunction and....


Se vi interesiĝas pri belaj antikvaj manuskriptoj vi certe aŭdis la nomon Voynich Manuskripto, de la mistera kodeksa teksto, kiun ĝis nun neniu kapablis legi, eĉ ne kriptologistoj de usonaj sekretaj informcentroj CIA kaj NSA.

Sed ŝajne ni antaŭen paŝis al la solvo de tio sekreto. Laŭ novaĵo el Rusio, grupo de sciencistoj de Instituto de aplikita matematiko (Rusa scienca akademio) supozas, ke temas pri kripta metodo, kiu uzas du diversajn lingvojn samtempe kaj sen vokaloj, interpunkcia markoj kaj spacoj. La simboloj estas kolektita por alia ĉapitro kaj la spacoj estas antaŭen metitaj. 60 procento verŝajne estas verkita en la angla aŭ germana, kaj la restaĵo en iu romana lingvo kiel la itala, hispana aŭ latina. 

Do ĉu ni nun komencas la interpretadon? Ne efektive, ĉar eĉ se ni komprenis la verkitan metodon, ne estas facile enmeti la mankajn vokalojn. Estus konfuzo pro tro multaj variantoj, kiuj malklaras la signifon de vortoj. Kaj ekzistas entute pli ol 35 000 de ili.

Tamen mi pensas, ke nun helpe de komputiloj, ni jam baldaŭ scios, ĉu temas pri serioza teksto aŭ kreativa fantazio.

Kaj ĝis tiam ni ĉiam povas ĝui la belegajn multnombrajn bildojn kaj fluantan antikvan skribon. 

Fotoj liberaj: Commons Wikimedia.com

                                                                                              

Dankon pro legado kaj bonan Tagon!

Coin Marketplace

STEEM 0.28
TRX 0.21
JST 0.039
BTC 97116.48
ETH 3691.84
USDT 1.00
SBD 3.96