The Raven- German Fairy Tale/ la Korvino- Germana Fabelo

in #theraven6 years ago (edited)

The Raven is an old German fairy tale from a collection of the famous Brothers Grimm. However today not many people know it anymore. Hundred years ago it was quite popular and often published as a seperate story in English. Here you will find my translation into Esperanto.


Synopsis: A queen wished her naughty daughter would turn into a raven and fly away, so she could have some peace, and her wish was instantly fulfilled. She flew away to a forest. In the forest, a man heard a raven tell him she was an enchanted princess, and he could redeem her if he went to a certain cottage and accepted no food from the old woman there. The raven would drive by in a carriage every day for three days. If he remained awake, he would break the spell. Each day, the old woman persuaded him to drink but one sip, and each day, overcome by weariness, he was fast asleep by the time the raven drove past. On the final day, the raven left the sleeping man a bottle of wine, a loaf, and a piece of meat, all three of which were inexhaustible and put a gold ring with her name on his finger. She also gave him a letter telling him there was another way he might redeem her: by coming to the golden castle of Stromberg…


La korvino

Antaŭ tre longe vivis reĝino kun malgranda filino, kiu estis ankoraŭ tiel juna, ke ŝi devis esti portita sur la brako. Unu tagon la infano estis malobema, kaj la patrino povus diri, kion ŝi volis, sed la infano ne trankviliĝis. Tiam ŝi estiĝis malpacienca, kaj ĉar la kovroj flugis ĉirkaŭ la palaco, ŝi malfermis la fenestron kaj diris: „Mi volus, vi estus korvo kaj flugus for, kaj tiam mi havus iun paŭzon.“ Apenaŭ ŝi diris la vortojn, la infano ŝanĝiĝis al korvino kaj ekflugis de sia brako tra la fenestro. Ŝi flugis en malluman arbaron, kaj dum longa tempo restis tie, kaj la gepatroj nenion aŭdis pri ŝi. Unu tagon, viro estis survoje tra tiu arbaro kaj aŭdis la vokon de korvo kaj sekvis la voĉon, kaj kiam li alproksimiĝis, la birdo diris: „Mi estas reĝina filino denaska kaj estas ensorĉita, sed vi povas malsorĉi min.“- „Kion mi devas fari?“ demandis li. Ŝi diris: „Iru pluen en la arbaron kaj vi trovos domon, en kiu sidas maljuna virino ofertanta al vi manĝaĵon kaj trinkaĵon, sed vi devas akcepti nenion, ĉar se vi manĝas kaj trinkas ion, vi endormiĝas kaj ne povos malsorĉi min. En la ĝardeno malantaŭ la domo troviĝas granda stako da ŝeloj, kaj sur ĝi vi staru kaj atendu por mi. Dum tri tagoj mi venos je la dua horo en kaleŝo, tirita unue de kvar blankaj ĉevaloj, poste de kvar brunaj, kaj fine de kvar nigraj ĉevaloj, sed se vi ne estas maldormanta, sed dormas, mi ne estos malsorĉita. “La viro promesis fari ĉion, kion ŝi postulis, sed la korvino diris: „Ho ve! Mi jam scias, ke vi ne malsorĉas min; vi akceptos ion de la virino.“ Tiam la viro plifoje promesis, ke li certe ne tuŝus ion, nek de la manĝaĵo nek de la trinkaĵo. Sed kiam li eniris la domon, la maljuna virino alpaŝis lin kaj diris: „Bedaŭrinda homo, tiel malforta vi estas, venu kaj refreŝigu vin, manĝu kaj trinku.“- „Ne,“ diris la viro. „ mi ne volas manĝi kaj ne volas trinki.“ Sed ŝi ne lasis lin trankvila kaj diris: „Se vi ne manĝos, prenu unu gluton de la glaso; unu estas neniu.“ Li do lasis sin persvadi kaj drinkis. Ĉirkaŭ la dua horo li iris en la ĝardenon al la stoko da ŝeloj kaj volis atendi la korvinon. Starante tie, li tuj estiĝis tiel laca, ke li ne povis rezisti kaj iom kuŝiĝis, kaj tamen ne volis endormiĝi. Apenaŭ li kuŝisĝis, siaj okuloj fermis sin mem, kaj li ekdormis tiel profunde, ke nenio en la mondo povus veki lin. Je la dua horo la korvo venis veturanta kun kvar blankaj ĉevaloj, sed ŝi jam estis plena de malĝojo kaj diris: „Mi scias, ke li dormas.“ Kaj kiam ŝi eniris la ĝardenon, li efektive kuŝis sur la stako kaj dormis. Ŝi eliĝis el la kaleŝo, iris al li, skuis lin kaj alvokis lin, sed li ne vekiĝis. Venontan tagon je la tagmanĝo denove venis la maljuna virino kaj alportis al li manĝaĵo kaj trinkaĵo, sed li ne volis preni tion al si. Do ŝi ne lasis lin trankvila kaj parolis tiel longe al li, ĝis li denove prenis gluton. Je la dua horo li venis en la ĝardenon sur la stako kaj volis atendi la korvinon, tiam li tuj sentis tiel granda laco, ke siaj membroj ne plu subtenis lin; li ne povis alie ol kuŝiĝi kaj fali en profundan dormon. Kiam la korvino veturis tien kun kvar brunaj ĉevaloj ŝi jam estis plene da malĝojo kaj diris: „Mi scias, ke li dormas.“ Ŝi iris al li, sed li kuŝis en dormo kaj ne estis vekebla. Je la alia tago la maljunulino diris, kion okazis, li ne manĝas kaj trinkas, ĉu li volus morti? Li respondis: „Mi ne volas kaj ne povas manĝi aŭ trinki." Sed ŝi metis la bovlon da manĝaĵo kaj la glason da vino antaŭ li, kaj kiam ĝia odoro leviĝis al li, li ne povis rezisti kaj prenis fortan gluton. Kiam venis la tempo, li iris al la ĝardeno sur la stako kaj atendis la reĝan filinon. Tiam li fariĝis eĉ pli laca ol je la antaŭaj tagoj, kuŝiĝis kaj ekdormis kvazaŭ li estus ŝtono. Je la dua horo venis la korvino kun kvar nigraj ĉevaloj, kaj la kaleŝo kaj ĉio estis nigra. Sed ŝi jam estis plena da malĝojo kaj diris: „Mi scias, ke li dormas kaj ne povas malsorĉi min.“ Kiam ŝi alpaŝis lin, li kuŝis tie kaj profunde dormis. Ŝi skuis kaj alvokis lin, sed ŝi ne povis veki lin. Tiam ŝi metis panon apud lin, tiam pecon da viando, kaj trie botelon da vino, kaj li povus preni de ĉio, tiom li volis, sed ĝi ne iĝus malpli. Poste ŝi demetis oran ringon de sia fingro, kaj surmetis ĝin sur lia fingro, kaj estis ŝia nomo gravurita en ĝi. Fine ŝi metis leteron tien, en kiu estis menciita tio, kion ŝi donis al li, kaj ke ĝi neniam malpliiĝus, kaj en ĝi ankaŭ estis skribita: „Mi ja vidas, ke ĉi tie vi ne povas malsorĉi min, sed ĉu vi volas ankoraŭ malsorĉi min, venu al la ora kastelo de Strombergo. Estas en via povo, tion mi certe scias.“ Kaj post kiam ŝi donis ĉion al li, ŝi sidiĝis en la kaleŝon kaj veturis al la ora kastelo de Strombergo.

Kiam la viro vekiĝis kaj konsciis, ke li dormis, li iĝis malĝoja en la koro kaj diris: „Certe nun ŝi preterveturis, kaj mi ne malsorĉis ŝin.“ Tiam li vidis la aĵojn apud si, kaj legis la leteron, en kiu estis skribita, kio okazis. Li do leviĝis kaj foriris, kaj volis iri al la ora kastelo de Strombergo, sed li ne sciis, kie ĝi estis. Nu, li jam vagadis en la mondo dum longa tempo, kiam li eniris en malluman arbaron kaj iris dum dek kvar tagoj en ĝi kaj ne povis eltrovi. Estiĝis vespero, kaj li estis tiel laca, ke li kuŝiĝis je arbusto kaj ekdormis. La sekvan tagon li pluiris, kaj vespere, kiam li denove volis kuŝiĝi je arbusto, li aŭdis ploron kaj ĝemadon, ke li ne povis ekdormi. Kaj kiam venis la tempo en kiu homoj eklumas kandelojn, li vidis unu brileti, kaj ekis kaj sekvis ĝin. Tiam li alvenis al domo, kiu ŝajnis tiel malgranda, ĉar staris giganto antaŭ ĝi. Li pensis al si mem: „Se vi eniros kaj la giganto vidas vin, tiam via vivo facile estas perdita."Finfine li kuraĝis eniri. Kiam la giganto vidis lin, li diris: „Estas bone, ke vi venas, mi ne manĝis dum longa tempo. Mi volas tuj gluti vin por vespermanĝo."- „Ne faru tion," diris la viro, "mi ne ŝatas esti englutita; se vi volas manĝi, mi sufiĉe havas por plenigi vin."- „Se tio estas vera," diris la giganto, „trankviliĝu, mi nur volis manĝi vin, ĉar mi havas nenion alian." Tiam ili iris kaj sidiĝis je la tablo, kaj la viro alportis panon, vinon kaj manĝaĵon, kiu ne malpleniĝis. „Mi ŝatas tion," diris la giganto, kaj manĝis laŭplaĉe de sia koro. Tiam la viro diris al li: „Ĉu vi ne povas diri al mi, kie estas la ora kastelo de Strombergo?" La giganto diris: „Mi volas rigardi sur mian mapon, sur kiu troviĝas ĉiuj urboj, vilaĝoj kaj domoj. Li prenis la mapon, kiun li havis en la ĉambro kaj serĉis la kastelon, sed ĝi ne estis trovebla. „Ne gravas," li diris, „mi havas pli grandajn mapojn supre en la ŝranko, kaj ni serĉos ĝin," sed estis ankaŭ vane. La viro nun volis pluiri, sed la giganto petis, ke li atendu kelkajn pli da tagoj, ĝis venus hejmen lia frato, kiu estis elirinta por preni manĝaĵon. Kiam la frato venis hejmen, ili demandis pri la oran kastelon de Strombergo. Li respondis: "Kiam mi havis manĝita ĝissate, mi volas serĉi sur la mapo". Li tiam iris kun ili en sian ĉambron kaj ili serĉis sur sia mapo, sed ne povis trovi ĝin. Tiam li tie alportis aliajn malnovajn mapojn, kaj ili tiom longe serĉis ĝis ili fine trovis la oran kastelon de Strombergo, sed ĝi estis multajn milojn da mejloj for. „Kiel mi iros tien?" la viro demandis. La giganto diris: „Mi havas du horojn, do mi volas porti vin proksime, sed tiam mi revenos, ĉar mi devas nutri la infanon, kiun ni havas hejme." Tiam la giganto portis la viron al proksime cent horojn antaŭ la kastelo kaj diris: „La reston de la vojo vi ja povas iri sola." Poste li reiris, sed la viro iradis tage kaj nokte ĝis li fine venis al la ora kastelo de Strombergo.

Sed ĝi staris sur vitra monto, kaj la ensorĉita virgulino ĉirkaŭveturis la kastelon en sia kaleŝo kaj poste eniris. Li ĝojis, kiam li vidis ŝin kaj volis altgrimpi al ŝi, sed kiel ajn li provis, li ĉiam deglitis de la vitro. Kaj kiam li vidis, ke li ne povis atingi ŝin, li fariĝis tre malĝoja kaj diris al si: „Mi volas resti ĉi tie kaj atendi ŝin." Do li konstruis kabanon kaj sidis tie dum tuta jaro kaj vidis la reĝan filinon veturi ĉiutage, sed ne povis veni supren al ŝi. Iam li ekvidis, ke tri rabistoj batis unu la alian, kaj alvokis al ili: „Dio estu kun vi!" Ili ĉesis je la voko, sed kiam ili vidis neniun, ili komencis bati denove, kaj tio tute danĝere. Tiam li denove vokis: „Dio estu kun vi!" Ili haltis, ĉirkaŭrigardis, sed ĉar ili ne vidis iun, ili ankaŭ batis unu la alian. Por la tria fojo li vokis: „Dio estu kun vi!" kaj pensis: „Vi devas vidi, kion intencas la tri." Li iris tien kaj demandis, kial ili batas unu la alian. Tiam unu diris, ke li trovis bastonon, se li frapis ĝin per pordo, tiam ĝi malfermus; la alia diris, ke li trovis mantelon, se li portus ĝin, li estus nevidebla; sed la tria diris, ke li kaptis ĉevalon, per kiu oni povus rajdi ie ajn, eĉ supren la vitran monton. Nun ili ne scius, ĉu ili uzi la ajojn kune aŭ se ili apartigus sin. Tiam la viro diris: „Mi volas interŝanĝi la tri aĵojn kun vi. Mi ne havas monon, sed aliajn aferojn, sed mi devas unue fari provon, por ke mi povas vidi, ĉu vi ankaŭ diris la veron". Do, ili lasis lin sidi sur la ĉevalo, metis la mantelon sur lin, kaj donis al li la bastonon, kaj kiam li havis tion, ili jam ne povis vidi lin. Tiam li donis al ili bonajn batojn kaj ekkriis: „Nu, vi vagabundoj, jen vi havas, kion apartenas al vi; ĉu vi estas kontentaj?" Poste li rajdis supren la vitran monton, kaj kiam li alvenis al la kastelo, ĝi estis fermita; li do frapis la pordegon per la bastono, kaj baldaŭ ĝi malfermiĝis. Li eniris kaj supreniris la ŝtuparon al la salono, kie sidis la virgulino kaj havis oran kalikon da vino antaŭ ŝi. Ŝi ne povis vidi lin, ĉar li surhavis la mantelon. Kaj kiam li venis antaŭ ŝi, li demetis la ringon, kiun ŝi donis al li, de sia fingro kaj ĵetis ĝin en la kalikon, por ke ĝi sonu. Tiam ŝi kriis: „Ĉi tiu estas mia ringo, do la viro, kiu malsorĉos min, ankaŭ estus ĉi tie." Ĉiuj serĉis en la tuta kastelo kaj ne trovis lin. Sed li eliris, surĉevalis kaj forĵetis sian mantelon. Kiam ili venis al la pordego, ili vidis lin kaj kriis kun ĝojo. Poste li deĉevalis kaj prenis la reĝan filinon en siajn brakojn; sed ŝi kisis lin kaj diris: „Vi nun malsorĉis min, kaj morgaŭ ni volas festi nian geedziĝon."


Dankon pro via vizito kaj bonan tagon al vi!

Sort:  

A very good story of a mother being so frivolous!

Coin Marketplace

STEEM 0.25
TRX 0.11
JST 0.032
BTC 63478.09
ETH 3067.28
USDT 1.00
SBD 3.81