Great Egret/ Blanka Ardeo

in #photography6 years ago (edited)

image.png

Ĵus mi loĝas en belega valo en Svabio/ Germanio. Abundas protekta pejzaĝo kun riĉa arbaroj kaj diversspeciaj faŭno kaj flaŭro. Vagante tra la valo mi ofte renkontas ardeojn, blankajn kaj grisajn. Ili estas ege timidaj. Tiun bildon mi faris, kiam la vintro alportis la unuan neĝo al ni. Jen la Blanka Ardeo! Vidu ĝian belegan flugmovadon... Normale tiu ardeo loĝas en pli varmaj regionoj, sed en la lastaj jaroj ardoj alkutimiĝis en suda Germanio kaj transvintriĝis ĉe ni.

"Blanka Ardeo" ankaŭ estas rakonto, iom romantika de Sarah Orne Jewett. Unue eldonita en Usono en 1886. Ĝi sekvas junan urban knabinon, nomate Sylvia, kiu decidis vivi kun sia avino en la kamparo. Ŝi renkontas junan ornitologian ĉasiston serĉante maloftajn birdojn, kiujn li ĵus ekvidis en la areo. Dum la rakonto progresas, Sylvia estas defiita, ĉu ŝi aŭ ne devus diri al la ĉasisto, ke ŝi vidis la birdon, nome la ŝatatan kaj raran Blankan Ardeon. Ŝi ankaŭ malkovras sian pasion por la kamparo kaj sian amon kaj valorojn por la bestoj, kiuj loĝas tie. La rakonto ne estas aparte ekscita, tamen leginda.

Coin Marketplace

STEEM 0.26
TRX 0.11
JST 0.034
BTC 63418.73
ETH 3094.09
USDT 1.00
SBD 3.89