kiel ni povas esperantigi alilingvajn glumarkarojn de telegram-aplikaĵo per Photoshop?
Saluton, jen mia unua verkaĵo je la retejo Steemit
Mi pensas ke multaj el vi vidante belajn alilingvajn glumarkojn je telegramo deziris havi ilin esperante. Nu pro tio mi decidis lernigi fari ilin. Ekzistas multaj manieroj por fari ilin sed mi elektis la plej facilan kaj rapidan manieron (kompreneble laŭ mi, eble vi scias pri pli simpla maniero).
Por fari ilin, unue vi povas elekti la glumarkon je la aplikaĵo kaj konservi ĝin klakante "Save image as"
Poste vi havos webp-dosieron konservite, nu, tiaj ĉi dosieroj ne estas uzeblaj per Potoshop do ni devas PNG-igi ilin. Unu el la plej rapidaj manieroj estas uzi la bonan retejon https://cloudconvert.com/webp-to-png
Select files -> elekti la dosieron -> Start Conversion -> Download
Jen vi havas la PNG-dosieron, do vi nun povas eklabori super ĝi per Photoshop. Je la aplikaĵo vi povas dumaniere forigi la tekston, tio dependas de via glumarko, unu el ili estas uzi "Clone Stamp tool" kaj alia estas uzi "Hyiedropper tool" (por simplaj spacoj).
Nu pri tiu ĉi ekzemplo mi uzos la duan manieron, do mi klakas ĝin kaj elektas la spacon kaj uzas ĝian koloron.
Bone, jen vi havas la koloron, nun simple per "Brush tool" forigu la tekston.
do jen vi simple tajpu esperantan tekston per "Horizontal Type tool"
Do nun simple konservu ĝin kiel PNG-dosiero per "Save as"
Kaj jen vi havas PNG-dosieron, nun simple vi povas alŝuti al Telegram-aplikaĵo per la speciala roboto. La uzantnomo de la roboto estas @Stickers kaj per tajpi /newpack vi povas havi novan glumarkaron kaj sekve alŝuti vian glumarkon.
Kaj nun simple ĝuu la glumarkon :D