Unuaj pensoj pri Steemit

in #esperanto8 years ago (edited)

Saluton. Mi estas Vanege. Eble vi jam konas min. Verŝajne vi jam konas min, ĉar mi ĉeestas multajn sociajn retejojn kiel Twitter, Reddit, Duolingo ktp. Verŝajne, vi malkovris tiun artikolon per unu el tiuj retejoj. Nun mi estas ĉe Steemit. Mi ĵus legis artikolon de Joop pri ĝi. Do mi provas ĝin, ĉar mi volas scii kiel ĝi povas utili al Esperantistoj.

Unue, la unua afero kiun mi legis, estas ke voĉdonoj estas mono. Interesege! Tio signifas ke se iu homo skribas artikolojn sufiĉe popularan, tiu homo povas gajni monon. La artikolo povas temi pri ĉio, do esence tiu homo povas gajni monon pro ĉio. Tio do donas al Esperantistoj alian metodon gajni monon per Esperanto : skribante artikolojn ĉe Steemit.

Mi ne mensogus se mi diras ke mi jam havis la ideon de Steemit. Mi havis tiun ideon kiam mi iomete ludis kun Dogecoin. Mi simple ŝatis la ideon ke iu ajn povas doni monon al iu ajn. Nun, mi ne povas pagi per la Interreto per "vera mono", sed mi povas tre facile fari tion per mono kiun oni povas ricevi facile, eĉ sen konto en iu banko. Tio "demokratiigas" monon, kaj permesas al pli da homoj ricevi kaj uzi monerojn. Mi esperas ke en la estonteco, oni ne plu estos monplena aŭ senmona depende de ĉu oni estas dungita aŭ ne, kaj oni havos multajn etajn metodojn por ricevi iom da mono. Tio malfortigos la timon troviĝi senmona kaj senhejma.

Do, mi unua suprizo estas ke oni povas ensaluti per Reddit. Estas tre facile krei konton per Reddit, kaj ankaŭ estas tre facile krei konton per Steemit. Bonege. Retejoj kiuj volas ĉiujn informojn forigas min. Mi eĉ ne scias ĉu mi ŝatos tiun retejon, do estas bone ne bezoni doni ĉiujn valorajn informojn ekde la komenco.

Mi ne vere povas fari multajn aferojn nun krom skribi tiun artikolon. Mi povas doni al ĝi titolon, mesaĝon, etikedojn ... jen ĉio. Do jen mia unua artikoleto. Mi bezonas krei ĝin por scii kion mi povas fari per ĝi poste. Mi tamen rimarkas ke kiel redaktilo, steemit ne ŝajnas tre bona. Ĝi ne proponas tiom da opcioj kiel Medium proponas. Tamen Markdown estas subtenata. Mi fakte rimarkis tion nur nun. Mi scias kiel uzi Markdown do mi provos en mia posta artikolo.

Do ĝis! Nun, kie troviĝas la butonoj por diskonigi/ŝati/repepi/voĉdoni/doni monon?

Sort:  

Ĉu vi vidas tiun ^ apud la $0.00? tio estas la voĉdonbutono. Cetere estas la butono Share en la sama breto, kiu ebligas sendi ĝin al sociaj retejoj ktp. Atentu ke ankaŭ eblas voĉdoni al komentoj, kaj parto de la mono de bona diskuto ankaŭ iras al la origina afiŝanto, do ju pli da bona diskuto, des pli da mono ;).

Coin Marketplace

STEEM 0.26
TRX 0.11
JST 0.032
BTC 63585.64
ETH 3035.86
USDT 1.00
SBD 3.84