Kritiko pri bestoĝardenoj

in #esperanto8 years ago (edited)

Hieraŭ mi aŭskultis prelegon de Colin Goldner pri bestoĝardenokritiko, kies enhavon mi trovas disvastiginda. Bedaŭrinde mi ne faris notojn, do mi simple skribas tion, kion mi memoras.

Colin Goldner estas psikologo, kiu verkas nefikciajn librojn kaj sciencajn artikolojn. Ekde 2011 li laboras por „Great Ape Project“ (projekto kiu laboras por gajni bazajn rajtojn kaj liberecon por homsimilaj simioj).

En la komenco de sia prelego Colin Goldner parolis pri la historio de bestoĝardenoj/zoologiaj ĝardenoj en Eŭropo, kiuj profitis de koloniismo, kiu faciligis la kapton de sovaĝaj ekzotaj bestoj. Dum tiu periodo oni en zooparkoj ne nur prezentis ekzotajn sovaĝajn bestojn, sed oni ankaŭ okazigis rasismajn popolprezentadojn kun afrikaj indiĝenoj pri kiuj la eŭropaj civitanoj sentis sin superaj.

Ĉar la kaptado de sovaĝaj bestoj por komercaj celoj plialtigis la riskon kaj parte eĉ ĉefe respondecis pri la minaco de formorto de kelkaj specioj oni enkondukis kaj validigis en 1973 „CITES“, la Vaŝingtonan Speciprotektan Konvencion. Ekde tiam bestoĝardenoj ne plu tiel facile povis aĉeti sovaĝajn bestojn, sed devis mem organizi kontrolitan bredadon.

Modernaj bestoĝardenoj pravigas sian ekziston per kvar bazaj celoj:
*edukado
*ripozado
*scienca esplorado
*protekto de formortminacitaj kaj endanĝerigitaj specioj, mediprotektado

Kritiko pri tiuj kvar celoj:
*ne estas ajna scienca pruvo ke bestoĝardenoj atingas edukan celon. Persona esplorado de Colin Goldner (dum 600 horoj en diversaj bestoĝardenoj ĉe la homsimilaj simioj) montris ke oni kutime nur rimarkas nekutiman aspekton (grandeco, dikeco, seksorganoj) aŭ nekutiman konduton, kaj se la informŝildoj estas legataj tiam ĉefe por ekscii la nomon (kaj fojfoje la aĝon) de la besto. La malo de la celo estas eĉ atingita, se vizitantoj de bestoĝardenoj alkutimiĝas al malliberaj kaj publike montrataj bestoj, ĉar tiam ili verŝajne malpli pensas kaj zorgas pri sovaĝaj bestoj. Ĉar bestoĝardenoj profitas de pagantaj vizitantoj ili ĉefe ĉe infanoj celas tian alkutimiĝon kaj la senton de normaleco se oni rigardas bestojn simple amuziĝcele. Se bestoĝardenoj vere plialtigus la konscion pri homa respondeco pri medio kaj speciprotektado, la efikoj al medio kaj formortminacitaj kaj endanĝerigitaj specioj devus esti jam multe pli evidenta. Krome bestoĝardenoj devus informi kaj labori por fermo de bestoĝardenoj.
*ĉu pravigeblas suferigado de bestoj pro egoismaj kialoj kiel ripozado kiam estas sufiĉe da alternativoj?
*scienca esplorado en bestoĝardenoj kutime estas nur preteksto. Kutime (kun ege malmultaj esceptoj) bestoĝardenoj ne mem faras tiun sciencan esploradon. Kaj studentoj kiuj science esploras ion (pri nenatura konduto de bestoj en mallibereco aŭ pri bestomalsanoj kiuj nur aperas dum mallibereco, aŭ pri vizitantoj de la bestoĝardeno, aŭ pri ekologio aŭ ekonomio en la bestoĝardeno) povas nur esplori ion, kio sen ekzisto de bestoĝardeno tute ne gravus.
*en eŭropaj bestoĝardenoj malpli ol 10% de specioj estas formortminacitaj aŭ endanĝerigitaj. Pri la aliaj pli ol 90% specioj ne estas bona kialo por prezenti ilin en mallibereco. Tiuj malpli ol 10% formortminacitaj aŭ endanĝerigitaj specioj egalas al ĉirkaŭ 150 specioj. Se oni konsideras ke ĉiutage tutmonde formortas inter unu kaj 140 specioj la amasa financado de bestoĝardenoj aspektas terure hipokrita, precipe se oni konsideras, ke per la sama kvanto de mono, kiun oni elspezas por bestoĝardeno, oni povus atingi multe pli se oni rekte investus ĝin en veran protektadon, nome por protekti la vivmediojn de la endanĝerigitaj bestoj. Ĉar bestoĝardenoj parton de siaj enspezoj elspezas por tiaj ĝustaj projektoj kaj publikefike varbas per tio, vizitantoj de bestoĝardenoj kredas, ke ili jam sufiĉe kontribuis al speciprotektado. Per financa subtenado de bestoĝardenoj oni subtenas sistemon en kiu individuaj bestoj kontraŭnature vivas kaj suferas kaj per kiu nur ono de la mono estas poste elspezita al projektoj kiuj pli efike helpus al bestoj kaj medio.

Alternativoj pri tiuj kvar celoj:
*pri edukado taŭgas ankaŭ aŭ eĉ pli aliaj iloj ekzemple filmoj, muzeoj kaj libroj, ktp.
*pri ripozado kaj amuziĝado estas aliaj alternativoj kiel parkoj, amuziĝparkoj, sportejoj, ktp.
*se oni vere volas lerni ion pri besto en sia natura vivmedio, oni devas lasi kaj observi ĝin ĝuste en tiu natura vivmedio. Kiel tio povas funkcii montris ekzemple Jane Goodall.
*protekton de medio kaj protekton de specioj oni plej efike atingas se oni zorgas pri la surloka protektado de la bestoj kaj iliaj vivkondiĉoj.

Laŭ la slogano: „Laŭspecie nur estas libereco“ bestoliberigantoj kaj subtenantoj de bestaj rajtoj celas la fermon de ĉiuj bestoĝardenoj iom post iom. Laŭ ili la sufero de individuaj bestoj pli gravas ol formorto de specio (suferas nur individuoj, ne la specio), do se specio sen bestoĝardenoj ne povus pluekzisti, tiam ĝi formortu.

Kiel tiu fermo de bestoĝardenoj povus funkcii? La plej multaj de la bestoj en bestoĝardenoj havas relative mallongan vivodaŭron. Do se oni simple malebligus la reproduktadon, post nur malmultaj jaroj maksimume 10% de la bestoj ankoraŭ vivus. Pri ili oni trovu aŭ la eblon liberigi kaj resovaĝigi ilin, aŭ oni trovu lokon kie ili povas vivi protektite, laŭeble nature kaj sen esti prezentataj al publiko ĝis ili mortas.
Problemo pri malebligo de reproduktado estas ke tio estas por malliberaj bestoj eĉ pli kontraŭnatura. Bestoliberigantoj kaj subtenantoj de bestaj rajtoj tamen subtenas tiun malebligon de reproduktado, ĉar nur tiel oni povas rompi la cirklon kaj ĉesi la suferadon.
Unu ekzemplo pri sukcesa fermo de bestoĝardeno pro bestoprotektaj kialoj estas la bestoĝardeno en Bonaero, Argentino.

Provoka eldiro de Colin Goldner estis, ke speciismo kaj rasismo similas aŭ parencas (li ligis tion kun la nuna situacio en Germanio kun dekstremaj movadoj kiel PEGIDA kaj dekstrempopulismaj partioj kiel AfD). Tiun eldiron li klarigis tiel, ke rasismo temas pri tio, ke kelkaj homoj (ekzemple blankhaŭtuloj) sentas sin superaj al aliaj homoj (ekzemple al nigrahaŭtuloj), kaj ke speciismo temas pri tio, ke kelkaj bestoj (homoj) sentas sin superaj al aliaj bestoj (nehomaj bestoj), kaj per tio pravigas la ekspluaton de tiuj bestoj por propraj celoj, eĉ se tio ne estas necesa por postvivi.

Nur flanka rimarko, kiu tamen sufiĉe ĉagrenis min, estis ke la populareco de bestoĝardenoj estas ofte misuzata. Ekzemple de politikistoj kiuj lasas sin foti kune kun la bestoj. Aŭ de religiaj organizoj kiuj kreas projektojn por infanoj kiuj ligu al bestoj de Biblio kaj per kiuj oni volas instrui kontraŭsciencan kreismon.

Post la prelego sekvis diskuto, kiu estis tre vigla, ĉar inter la ĉirkaŭ sesdek aŭskultantoj estis ankaŭ ĉirkaŭ 15 bestoflegistoj el la urba (lepsika) bestoĝardeno. Kvankam ili certe ne konsentis pri ĉio (precipe pri la kritiko pri manka edukado aŭ eble eĉ misedukado kaj pri la kritiko, ke speciprotektado por bestoĝardenoj nur estas preteksto) ili bone reprezentis sin („Ni ne iĝis bestoflegistoj, ĉar ni ŝatas suferigi malliberigitajn bestojn“) kaj sian bestoĝardenon per relative trankvila diskuto laŭ la temo, en kiu ili rakontis pri propraj spertoj kaj ke ankaŭ ili konsentas, ke multaj aferoj estas kritikindaj kaj plibonigendaj. Oni povis ricevi eĉ la impreson ke la bestoflegistoj pli samopiniis kun la bestoprotektantoj (kiu celas la bonfarton de bestoj) ol kun estroj de bestoĝardenoj (kiuj celas ĉefe profiton). Tamen oni devas diri, ke eĉ la plej bona malliberejo daŭre restas malliberejo.

Plia flanka temo en la postprelega diskuto estis la demando, ĉu estas akceptebla havi hejmbestojn/dorlotbestojn. La respondo pri tio estis kaj de Colin Goldner kaj de la ĉeestantaj bestoliberigantoj, ke tio estas kutime ne akceptebla, kun du esceptoj. La unua escepto estas hundoj. Post dudek mil jaroj da aldomigo la kunvivado kun homoj estas tute laŭ la bezonoj de la specio hundo. Ili plene adaptiĝis al homa vivo kaj al la plej diversaj homaj vivkondiĉoj. La dua escepto estas bestoj, kiuj havus pli aĉajn vivkondiĉojn, se oni ne zorgus pri ili en sia propra hejmo. Temas pri bestoj kiuj estis forlasitaj aŭ torturigitaj de siaj antaŭaj posedantoj. Tamen, ĉar oni al bestoj de tiu dua escepto ne povas ebligi vivon tute laŭ la bezonoj de la specio, oni ankaŭ al ili malebligu reproduktadon.

Ligiloj:
http://www.projetogap.org.br/en/ (Great Ape Project en la angla, portugala kaj hispana)
http://greatapeproject.de/ (Great Ape Project en la germana)
https://eo.wikipedia.org/wiki/Va%C5%9Dingtona_Speciprotekta_Konvencio (CITES)
https://eo.wikipedia.org/wiki/Jane_Goodall
https://eo.wikipedia.org/wiki/Speciismo
http://www.spiegel.de/panorama/zooschliessung-in-argentinien-hunderte-tiere-werden-freigelassen-a-1101610.html (pri fermo de bestoĝardeno en Bonaero, en la germana)
http://hpd.de/artikel/tiere-bibel-13271 (pri projekto de germana ministro Ursula von der Leyen kiu ligas al kreismo laŭ Biblio)

Sort:  

Bonvenon en Steemit kaj dankon pro tiu artikolo! Mi pensas ke bonas pensigi unu la alian :).

Dankon, lapingvino :-) Jes, estis pensinstiga prelego ankau por mi.

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63439.39
ETH 2545.40
USDT 1.00
SBD 2.66