Tre bela kaj aŭskultinda Anime-kanto

in #esperanto7 years ago (edited)


Hodiaŭ mi daŭre aŭskultis belan kanton de unu animeo kaj mi pensis ke eble bonas traduki ĝin al esperanto kaj konigi ĝin. Ĝi ne estas en la japana lingvo sed la latina. La kanto estas farita per Kumiko Noma kaj la poemo estas devenita de biblio. La kanto estas farite por la animeo-filmo Elfen Lied. Vi povas pli legi pri la filmo ĉe: https://en.wikipedia.org/wiki/Elfen_Lied

Jen la kanto:

Jen la traduko:
La buŝo de Justulo elpensos saĝe kaj juste
Kaj lia lango esprimos juĝon

Estas benata tiu, kiu suferas pacience tenton
De la momento, kiam li estas testita, li ricevos la kronon de la vivo

Ho Sinjoro, La Fonto de sankteco
Ho Sinjoro, Dia fajro, kompatu

Ho kiel sankta, kiel serena
Kiel donema, kiel plezura estas tiu ĉi Virgulo kiu kredas
Ho kiel sankta, kiel serena
Kiel donema, kiel plezura
Ho pura Lilio

Ho Sinjoro, La Fonto de sankteco
Ho Sinjoro, Dia fajro, kompatu

Ho kiel sankta, kiel serena
Kiel donema, kiel plezura
Ho pura Lilio

Vi povas legi la originalan kaj la anglan tradukon ĉe: http://www.animelyrics.com/anime/elfenlied/lilium.htm

sekvu min 2.jpg

Sort:  

Iom stranga afero laŭ mi. Mi ne konas la filmon. Mi nur povas paroli pri tio, kion mi vidas, aŭdas. La belega latina kanto ŝajnas elprenita rekte el kristana tradicio. Kontraste al tio la manga-ilustraĵo, kiu baziĝas sur paintraĵoj de la aŭstria artisto August Klimt. Tie ĉi ĉio estas erotika, estetika nemensa.
Sed kompreneble gustoj estas malsamaj.

Coin Marketplace

STEEM 0.26
TRX 0.11
JST 0.033
BTC 64266.94
ETH 3077.24
USDT 1.00
SBD 3.87