Odoro Via

in #esperanto6 years ago

Sightseeing-in-old-Tehran.jpg

Saluton
Post longega tempo mi ree en ĉarma Steemit afiŝas. Dume mi ne vere lasis verkadon sed mi kiel laboro verkas por kelkaj retejoj en mia gepatra lingvo. Sed kio pli dolĉas pli ol verki Esperante en Steemit? :)
Hodiaŭ estis bona momento por eki ĉar la aniĝo de ĉarma amikino al Steemit sufiĉe interesas min ree eki kaj aktiviĝi ĉi tie.

Mi hodiaŭ tradukis kanton por tiu ĉarma amikino, kiu kun la uzantnomo @Akacifloro baldaŭ havos sian konton akceptita en Steemit. Kun ŝia konsento mi afiŝas ĝin ĉi tie.

Jen la kantteksto, la originala kanto nomiĝas "Odoro Via" kaj estas kantita por filmo.

Jen la kantteksto tradukita en Esperanto:

En la rememoroj, krom vi, la folio de rememoro de ĉiuj sekiĝis.

La lasta momento de ĉeesto sub la pezeco de via malĝojo mortis.

Kiom ĉinokte en mia silento, la strateto ree havas vian odoron.

la odoro de jasmino kaj nokto kaj hejmo,

rememorigas min pri vi.

via rememoro iĝas lulkanto,

vortoj kiel steloj.

sed vi ne estas kaj la ĉielo de mia poemo ne havas lunon.

De larmo de la jasmino de stratetoj,

al la blinda okulo pro miaj ploroj

kun la rememoro de via odoro mi vivas,

ĝis tiam kiam vi revenu hejmen.

Kiom ĉinokte en mia silento, la strateto ree havas vian odoron.

la odoro de jasmino kaj nokto kaj hejmo,

rememorigas min pri vi.

via rememoro iĝas lulkanto,

vortoj kiel steloj.

sed vi ne estas kaj la ĉielo de mia poemo ne havas lunon.

De larmo de la jasmino de stratetoj,

al la blinda okulo pro miaj ploroj

kun la rememoro de via odoro mi vivas,

ĝis tiam kiam vi revenu hejmen.

La ĉefa foto estas malnova foto de Tehrano, la ĉefurbo de Irano. Ĝi iel estas bildigo de stratoj, kiuj estas rimarkigitaj en la kantteksto

Sort:  

Hi @salomono, I'm @checky ! While checking the mentions made in this post I noticed that @akacifloro doesn't exist on Steem. Maybe you made a typo ?

If you found this comment useful, consider upvoting it to help keep this bot running. You can see a list of all available commands by replying with !help.

Ŝi baldaŭ ekzistos!

haha jes mi esperegas. se Steemit estu rapida :)

Kaj mi estis kreita! :p

Bela kanto kaj traduko. Ĝi estas iom malsimila en strukturo al la kantoj kiujn mi konas, sed ĝi ja kompreneblas.

Mi ŝatus ke vi partoprenu plie en la komunumo. Ne estas multe da esperantistoj ĉi tie.

Certe mi provos esti pli aktiva. Jea mi imagas ke la kanto iom sonas nekutima.

Koran dankon pro tiu bela traduko! :3

por vi estis farite ja :)

Coin Marketplace

STEEM 0.33
TRX 0.11
JST 0.034
BTC 66579.21
ETH 3282.19
USDT 1.00
SBD 4.30