Numi, numi yaldati/Sleep, sleep, my little girl/dormu, dormu mia eta knabino

in #esperanto7 years ago (edited)

baby-1150109_960_720.jpg
Hieraŭ mi antaŭ dormi, trovis tiun ĉi belan hebrean lulkanton, kiu kaŭzis magian trankvilecon por mi. Do mi hodiaŭ decidis traduki ĝin al esperanto. la poemo freneze simplas (imageble, ja temas pri infankanto, lulkanto).
jen bela versio (troveblas multaj versioj de tiu ĉi kanto):

vi povas legi la hebrean tekston kaj la anglan tradukon tie ĉi: www.hebrewsongs.com/song-numinumi.htm

jen la traduko:
Dormu, dormu, mia eta knabino.
Dormu, dormu
Dormu, dormu, mia etulo.
Dormu, dormu.

la paĉjo iris al laboro
li iris, la paĉjo iris
li revenos kiam la luno venos.
li portos por vi donacaĵon

Dormu, dormu, mia eta knabino.
Dormu, dormu
Dormu, dormu, mia etulo.
Dormu, dormu.

la paĉjo iris al la vinberejo
li iris, la paĉjo iris.
li revenos, kiam la steloj iros.
li portos por vi vinberojn.

Dormu, dormu, mia eta knabino.
Dormu, dormu
Dormu, dormu, mia etulo.
Dormu, dormu.

la paĉjo iris al la fruktarbejo
li iris, la paĉjo iris.
li revenos vespere kun la vento.
li portos pomon.

Dormu, dormu, mia eta knabino.
Dormu, dormu
Dormu, dormu, mia etulo.
Dormu, dormu.

la paĉjo iris al la kampo
li iris, la paĉjo iris.
li revenos vespere kun la ombroj
li portos por vi spikon de grajno.

sekvu min 2.jpg

Sort:  

Tre bela kanto. Mi pensas ke en ĉiuj lingvoj ekzistas similaj dormigaj kantoj. En la germana tio sonas kiel: Schlaf Kindlein schlaf, der Vater hütet die Schaf...(Dormu infaneto dormu, la patro prizorgas la ŝafojn) kaj poste la patrino ekfaligas steletotojn el la arbeto... ĉio estas eta sed la amo estas senlima.

jes, mi same pensas, fakte la aferoj kiuj temas pri infanoj, estas pli komuna kaj simila tutmonde, laŭ mi, ĉar la beboj tiom simple nur estas homoj, sen aliaj troaĵoj.

Coin Marketplace

STEEM 0.35
TRX 0.12
JST 0.039
BTC 70310.43
ETH 3568.34
USDT 1.00
SBD 4.73