Ni pli fortigu nian komunumon je Steemit

in #esperanto7 years ago (edited)

6.jpg

Kial mi amas havi esperantan aktivan kaj disvastigitan komunumon je Steemit? kaj ne tiom klopodas aktiviĝi je la angla kaj precipe je mia nacilingva komunumo? okej la plej granda afero estas tio ke mi ne kapablas skribi en tiuj lingvoj tiel bone, kiel mi verkas esperante! (jes eĉ mia nacia lingvo!) sed pli atentinda afero kun kiu vi eble konsentas, estas tio ke nia komunumo havas tre gravan potencon por iĝi unu el la plej gravaj kaj fruktdonaj komunumoj je Steemit. kial? mi havas kelkajn kialojn:

1- Ni esperantistoj estas tutmonda komunumo. kaj ni kun forta ligo inter ni, ignorante la landajn limojn povas fari brilan komunumon. same ni jam faris je Telegramo, Fejsbuko, Reddit ktp. imagu havi ĝin je Steemit.

2- Ni pli bone subtenas unu la alian. ni esperantistoj ne estas nur samlingvanoj sed pli grave, ni ofte havas similan pensmanieron kiu ebligas nin pli amikiĝi kun unu la alia. ni ofte pri ideoj kiel mondpaco, internacialeco ktp estas samopiniaj.

3- Steemit helpas nian lingvon pli fortiĝi. ĉar ĝi esence permesas nin ke ni povu enspezi pere de niaj mojosaĵoj (ĉu artikoloj, ĉu rakontoj, ĉu videoj ĉu ajna afero). Kiam ni vidas ke nia laboro krom plaĉi al ni, ja kaŭzas enspezon, ni ekhavos pli energion por daŭrigi ĝin, kaj pli energion por pli bonigi ĝin kaj profesie fari ilin. kaj tute forĵeti tiun ideon ke Esperantujo nur estas loko por afiŝi komencantaĵojn. tiu ĉi fakte estas imageble, la videoj, bildoj kaj ĉio en Esperanto ofte ne estas profesie farite ĉar ili ne estas vere enspezeblaj. sed en aliaj lingvoj, ili ja estas profitaj, do ni vidos pli kaj pli profesiaĵojn. Steemit estas kiel salto, kiu permesas al nia lingvo iri al tute alia nivelo. Pri tiu ĉi koncepto necesas pli detale verki.

4- Steemit estas bonega loko por montri Esperanton al aliaj kaj pli vastigi nian lingvon.

5- multaj el esperantistoj venas de neprogresaj landoj kiel afrikaj landoj. Steemit helpas ilin enspezi minimume, kaj tiu mono ja ege ege gravas por ilia vivo. eble sen valora mono por eŭropano sed ja grava por afrikano. Do imagu, tiel ili povas bonege enspezi kaj tute starigi sian vivon kaj laboron sur Esperanto je Steemit. kaj ĝuante enspezi. kaj cetere, tiu ĉi kaŭzas grandan disvastiĝon kaj sukceson por Esperanto en tiaj landoj, ja brile, necesas pli verki pri tiu ĉi afero detale.

kaj multaj aliaj kialoj. Mi vere ankoraŭ ne scias kiel Esperantujo ignoras tiun ĉi grandan kaj gravan aferon? Mi ne skribas tiujn ĉi por plendi kial! mi skribas tiujn ĉi por komenci por paroli pri grava afero.

Ni, la unuaj uzantoj de Steemit en Esperantujo gravas kaj DEVAS disvastigi ĝin. ĉu por ni, ĉu por aliaj ĉu por nia lingvo. ĝi ĉiel profitas ĉiuflanke.

Ni devas verki pri kialoj, laŭ kiuj ni devas verki en Steemit esperante, kial ni devas subteni unu la alian je Steemit. Kial Esperantujo devas ekuzi Steemit kaj entute, kio estas Steemit? je retejoj kiel Reddit, Fejsbuko, Medium, en niaj revuoj, en niaj kluboj parolu pri ĝi, en kongresoj prezentu ĝin.
Do, EK! EK!
mi skribos pli detalan artikolon pri Steemit por unu revuo baldaŭ.

cetere, tiu ĉi artikolo ege legendas: https://steemit.com/steemit/@donkeypong/reflections-and-tips-for-international-steemit-members-and-growth-communities

sekvu min 2.jpg

Sort:  

Dankon pro via grava kontribuo. Steemit efektive havas grandegan potencialon. Nur ĝi ne estas faste tre konata. Por kiu revuo vi verkos artikolon?

Bonvolu komenci la frazojn per granda litero. Mi ankoraŭ ne vidis tian strangan skribmanieron.

Atentu ankaŭ pri tio ke ne nepre malbonas se iu havas propran specifan verkostilon, eĉ se ĝis nun ne kutiman. Mi persone sufiĉe ŝatas la ludecon, petolemon de la verkostilo...

....bone, bone. Mi ne estas pedantulo, sed estas diferenco inter propra skribostilo kaj malatento, ĉu ne? Mi frato ekzemple skribas en la germana ĉion minuskle. Mi ne ŝatas tion, sed ja estas lia propra stilo.

Dankon pro via rimarko pri komenci majuskle frazojn. Mi certe atentos ĝin.
mi intencas verki por Umujo, https://eo.wikipedia.org/wiki/Umujo
eble vi povas verki anstataŭ mi. :)

Dankon pro la respondo. Tamen rigardu kion vi faris: "Mi certe atentos ĝin.
mi intencas verki por ...." :-)
Umujo mi ankoraŭ ne konas.

Ho ve, mi forgesis majusklon xD Umujo estas libera revuo kiu estas bazite sur internacia kunlaborado. Ĉio en ĝi estas libera kaj ni pri ĉio verkos (krom politikaĵoj) kaj la unua celo de la revuo estis tio ke ni havu etan, bildplenan kaj mojosan revuon, kiu interesas aliajn. Kaj ne ekz havi tro seriozaĵojn aŭ nur esti movada revuo.

Se ve volas esti pli forta ni devas SP :) ne SBD

Mi eklernis pri Steemit nur hodiaŭ, sed ĝi aspektas kiel mojosega ideo. Mi kutime pensis antaŭ pri unu tia komunumo. Ni plifortigu Esperanton ĉe Steemit! :D

ege bonvenon en nia komunumo! sekvu esperantistojn kaj tiujn kiujn vi ŝatas legi kaj volas subteni :).

Bonvenon :) mi ege gxojas pro via aligxo, jam mi sekvis vin. bonan aktivadon.

Congratulations @salomono! You have completed some achievement on Steemit and have been rewarded with new badge(s) :

Award for the number of upvotes
Award for the number of comments received

Click on any badge to view your own Board of Honor on SteemitBoard.
For more information about SteemitBoard, click here

If you no longer want to receive notifications, reply to this comment with the word STOP

By upvoting this notification, you can help all Steemit users. Learn how here!

Bonega artikolo!

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.11
JST 0.033
BTC 64320.07
ETH 3154.23
USDT 1.00
SBD 4.34