Ni bezonas www.wikihow.com Esperante!

in #esperanto7 years ago (edited)

Kio estas Wikihow?

Wikihow estas mojosega retejo, kiu enhavas multegajn artikolojn pri ĉiuj temoj. La ideo de la artikoloj estas simplaj, ili ete kaj mallonge estas verkite por helpi lerni pri io. Vi ekzemple povas trovi artikolojn pri "kiel iĝis ferimasono", "kiel desegni animeojn" ktp. La avantaĝoj de la artikoloj estas tio ke ili estas taŭgaj por komenci pri io, eklerni rapide kaj sufiĉe pri io. Ekzemple iam mi volis ekzorgi pri kuniklo, do mi serĉis en Wikihow kaj mi tuj trovis artikolon "Kiel zorgi pri kuniklo" kaj ene estis skribite mallonge, facile, ĉio scienda por ekzorgi pri kuniklo. Alia avantaĝo de Wikihow estas ĝiaj bildoj. Ĉiuj artikoloj havas sufiĉe da bildoj. 

Kial tio gravas por nia komunumo? 

Wikihow unuflanke estas fama retejo, kaj ĝia esperanta parto povus tre helpi al famiĝo de nia lingvo, precipe ĉar ankoraŭ en multaj lingvoj ne atingeblas. Aliflanke la strukturo kaj la enhavo de Wikihow estas tre altnivela, ĝusta kaj fruktdona. Ĝia ekzisto en Esperantujo povus tre helpi al plivalorigi la enhavon de Esperantujo kaj pli utiligi ĝin. Jam kelkaj el ĝiaj artikoloj dise estas tradukitaj kaj eldonitaj en retejoj kiel Medium. Sed ilia ekzisto regule kaj bonordonite en la retejo Wikihow mem estus tre bona. 

Cetere, ekzisto de angllingva artikolo pri Esperanto en tiu ĉi retejo estas tre necesa. Kiel lerni esperanton. Eble estas kontaktenda kaj petenda. kaj laŭ eble helpi al ili.

http://www.wikihow.com/Special:RequestTopic

Tie ĉi oni povas peti artikolon,

http://www.wikihow.com/Special:CreatePage

kaj tie ĉi por skribi artikolon.

(Kial mi mem ne kontakatas ilin? Klare, mia angla ne tiom bonas!)



Sort:  

Jes. Traduki artikolojn de WikiHow estas facila metodo por rapide doni utilecon al Esperanto. Aldonu vin al tiu listo, kaj iru al la Telegrama grupo. Ni povas kunordiĝi por traduki gravajn artikolojn: https://www.wikihow.com/wikiHow:Esperanto-Language-Project

bonege, dankon, mi ne sciis

Mi ŝatas la ideon, sed mi ne povas apogi vin... Kial? Ĉar preskaŭ neniu kunlabora retejo en esperantujo sukcesis (mi pensas ke vikipedio estas la escepto), kaj estas pli bone havi aspekti vigla ol zombia.

Espereble mi eraras...

Mi pensas ke la afero temas pri kelkaj enaj eraroj, precipe pri tiu retejo esperanto kiu estis blogo.

Coin Marketplace

STEEM 0.32
TRX 0.11
JST 0.034
BTC 66785.29
ETH 3229.75
USDT 1.00
SBD 4.30