Sort:  

Esperantujo vere bezonas lokon por publikigi artikolojn de Esperantistoj. Ekzistas "Libera Folio", sed ĝi ne vere estas libera. La funkciado de LF estas malklara kaj ŝajnas ke estas redakcio kiu devas aprobi la artikolojn. Tio ne estas bezonata per Medium kaj Steemit. Fakte tiuj retejoj iomete similas al Twitter, sed por pli longaj mesaĝoj. Do tio estas oportuna por skribi kantojn, instruilojn ktp. Medium estas pli konata, sed Steemit permesas gajni monon. Eble tio instigos homojn skribi/uzi Esperanton. Mi esperas tion. Mi esperas ke Steemit pliboniĝos, ĉar nun Medium estas multe pli oportuna por skribi artikolojn: estas multe pli da uzantoj kaj pli da opcioj por bele redakti mesaĝojn.

(Saluton Joop, mi simple skribas tiun respondon por provi)

Ĉu vere ne ekzistas suffice da lokoj por publikigi artikolojn de Esperantistoj? Ipernity estas unu el ili. Mi pensas, ke ekzistas multe pli da lokoj por publikigi ol legantoj.

Ŝajnas ke estas tri monoj. "Steem" "Steem Power" (mi havas 3) kaj "Steem Dollar". Mi tute ne komprenas kiel ili funkcias. Ĉu vi iel komprenis iom?

Ĉiuj ricevas 3 STEEM je alveno, se mi bone komprenas. Estas unudirekta transformo inter la unuoj, kun tempumilo, kiel parto de la sistemo kuraĝigi bonan kaj veran enhavon.

Via artikolo estis la unua, kiun mi vidis esperantlingva. Bone, ni uzu tiun platformon. Mi ĵus enmetis artikolojn, unu en Esperanto kaj alian pri Esperanto. Bedaŭrinde mi estas tiel stulta, ke mi ne kapablis enmeti bildojn. Eble eblas tion poste. Bonvolu serĉi al: "Nokta vizitanto" kaj "Linguistic Steem Engine Esperanto". Sed ne demandas min, kiel !

Mia spontana kritiko al Steemit estas, ke ĉiuj enhavoj laŭ mia kompreno devas esti en la servilaro de steemit.com. Ne eblas simple enĵeti propran retpaĝon aŭ eĉ propran rss-fluon.

Tio limigas la specon de enhavoj al ĉefe tekstaj. Oni povas enplekti youtube-videaĵojn per iframe sed nenian alian enhavon. Mi provis ekzemple enplekti nian podkastan ludilon per iframe sed steemit filtras tion.

Estus multe pli bone, se mi povus anstataŭ ol skribi artikolon en steemit kun ĉiuj limigoj, anonci ke http://ekzemplo-domaino.info estas mia. Steemit povas tiun kontroli facile petante min, meti ian kontrolsumĉenon al http://ekzemplo-domajno.info/steemit-verification.txt

Ekde tiam, mi simple enĵetas adresojn de mia domajno al steemit aŭ eĉ donas al ĝi rss-fluon kiel http://ekzemplo-domajno.info/rss
Steemit ankaŭ povus disponebligi ian iframe por enplekti la steemit komentejon al mia propra paĝo.

Laŭ la nuna aspekto, ĝi ŝajnas al mi plia paŝo al la platformigo de la interreto.

steemit.com estas nur interfaco al la suba blokĉeno. Estas artikoloj kiuj klarigas kiel vi povas instali vian propran interfacon, kaj kompreneble vi povas mem ŝanĝi tiun laŭplaĉe :).

Coin Marketplace

STEEM 0.26
TRX 0.11
JST 0.032
BTC 63547.08
ETH 3070.13
USDT 1.00
SBD 3.83