Where Have All the Flowers Gone?/ Ĉiuj floroj estas for

in #esperanto4 years ago (edited)



Antaŭ 75 jaroj la bela baroka urbo Dresden en Germanio estis bombita de la aliancaj armeoj nur kelkajn semajnojn antaŭ la fino de la Dua Mondmilito. Krom proksime 25 mil mortintoj la urbo preskaŭ tute estis detruita. Ankaŭ la tielnomata Miljara Imperio post mallonga vivo estis mortanta.
La dua bildo de rompita urbo montras iun nuntempan situacion en Sirio. Povus ankaŭ esti Libano aŭ Jemeno. Ne vere gravas. Ambaŭ aspektoj ege similas unu al la alia. Ni nur povas imagi la suferon de la loĝantaro, la etoson de bezono, malespero kaj timo...

Kaj, jes ja mankas floroj!

Floroj, kiuj parolas pri pli multe ol si mem. Jen la malĝoja bela kanto:

"Ĉiuj floroj estas for" (angle: Where have all the flowers gone) estas kanto verkita en 1955 de Pete Seeger, esperantigita de
Wouter F. Pilger

Ĉiuj floroj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for,
Jam de longa temp'.
Ĉiuj floroj estas for,
Knabin' ilin premis al la kor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj knabinoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj knabinoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj knabinoj estas for,
Edziniĝis post ador'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj edzoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj edzoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj edzoj estas for,
Soldatiĝis kun dolor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?


Where Have All the Flowers Gone?

75 years ago the beautiful baroque city of Dresden in Germany was bombed by the allied armies just a few weeks before the end of World War II. More than 25 thousand dead and the city almost completely destroyed. The so-called Third Empire was also dying.
The second picture of a broken city shows a contemporary situation in Syria. It could also be Lebanon or Yemen. It doesn't really matter. Both look quite the same. We can only imagine the suffering of the people, the atmosphere of need, despair and fear...

And, yes, flowers are missing!

Flowers that talk about more than themselves. Do you still remember that sad beautiful song from Pete Seeger (1955)
Where Have All the Flowers Gone?

Sort:  

Malfeliĉega rakonto, sed ĝi ankaŭ elvokas el niaj animoj plej saĝajn lecionojn. Mi deziregas neniam sperti la teruron de milito, sed mi ja scias ke tio ne dependas de mia volo aŭ konduto.

Subpremantoj plu ludas per homamasoj por atingi pli da povo, kaj ili nepre kondukas societojn al pliaj konfliktoj. Ilia stulta sensaĝa regado estas semo de ontaj militoj.

Posted using Partiko Android

Bedaŭrinde vi pravas. Tamen iel ni ne povas lasi esperon, ke la mondo entute antaŭenpaŝas en bonan direkton.

Hope flowers will grow strong again!

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.11
JST 0.033
BTC 64243.42
ETH 3152.93
USDT 1.00
SBD 4.28