Taking a Bath in the Forest/ Baniĝi en la arbaro

in #esperanto6 years ago (edited)

Kial ni tiel aparte ŝatas la arbaron? Efektive ne necesas tia demando. Nuntempe pli kaj pli homoj loĝas en urboj kaj grandurboj kie abundas trafiko, bruo kaj malpura aero. Nia rilato al la arbaro klare ŝanĝiĝis. En pasintaj jarcentoj arbaroj estis perceptitaj krom de ekonomia vidpunkto, kiel  danĝeraj lokoj, mallumaj kaj iom mistera. Nuntempe por ni urbanoj arbaroj estas lokoj por resaniĝo kaj malstresiĝo je plezura vagado. 


Ĉu vi jam aŭdis ion pri Shiurin- Yoku? Estas japana esprimo, kiu signifas baniĝi en la arbaro. Ĝi estis enkondukita jam en 1982 de la japana Ministerio pri Agri- kaj Arbarokulturo. La japanoj ja estas konataj pro siaj sana vivstilo kaj longviveco. Japana urbananoj nun estas oficiale senditaj al arbara bano kiel terapio. Nippon Medical School en Tokio faris studaĵon, kiu konfirmis la sanigan efikon de vagado en la arbaro. Nome tiam sangopremo, pulso kaj la streshormono Cortisol  rimarkinde malaltiĝas. En arboŝeloj troviĝas tielnomata Turpenoj, kiuj ankaŭ influas nian imunan sistemon. Aparte post pluvo kaj nubo la arbara aero estas plenaj de tiuj aĵoj.
Mi memoras instruiston en mia lerneja tempo, kiu pro sanigaj kialoj alprenis al si de tempo al tempo kuleron da turpentinoleo.
Kompreneble mi mem scias pri la vigligaj efikoj de la arbaro, eĉ se mankas al mi scienca kompreno aŭ pruvo pri tiu afero - mi ofte iras en la arbaron kaj ege ŝatas marŝi longajn distancojn aŭ simple estas ĉirkaŭataj de arboj je unu aparta loko. 

         Dankon pro via atento kaj voto. Bonan tagon  al vi!

Sort:  

Great photography and great place of photography like your post so much,upvote me dear

Dankon amiko. All about the right light and inner openess.

Nice photo graphy God bless you

Dankon kaj bonan tagon!

Coin Marketplace

STEEM 0.35
TRX 0.12
JST 0.040
BTC 70601.40
ETH 3576.96
USDT 1.00
SBD 4.75