Rekta Komunikado de Malsamlingvanoj sen Tradukisto

in #esperanto4 years ago (edited)

En multaj vizionoj pri la estonteco ni vidas ilojn rekte uzataj en komunikado de malsamlingvanoj. Nu, ni jam estas preskaŭ tie. Artefarita inteligento ebligas tion. Mi jam skribis pri Android aplikaĵo https://steemit.com/mitzuli/@johano/mitzuli-nova-android-aplika-o-por-tradukado.
Unu paŝon plue iras WT2 Plus de la ĉina ekfirmao Timekettle subtenata tradukilo por orela al orela komprenado estas la unua produkto kiu funkcias per unu aplikoĵo por du kapaŭskultiloj. Ĝi bezonas poŝtelefono kaj WIFI.
Dum vi ankoraŭ parolas kun via fremdlandano vi jam povas aŭdi la tradukon. La tuta konversacio okazas pli flue ol ĉe la uzado de kutima tradukilo. Tiu ilo povos traduki 36 lingvojn kaj 84 akcentojn. WT2 Plus funkcias eĉ pli bone ol kompareblaj iloj de Google aŭ Cheeta Mobile. La traduka ĝusteco estas ĝis 95 percento.
Ankoraŭ ambaŭ parolantoj devas paroli alterne, sed la traduko okazas simultane. Jam baldaŭ tradukeblas la angla, la ĉina, japana, korea kaj la rusa senligita al WIFI.

Ne longe kaj merkatiĝos multaj diversaj tiaj tradukiloj. Wavery Labs, juna entrepreno de New York City, jam anoncis apero de orelbazita Ambassador. Tiu ilo eĉ permesos al la parolantoj interrompi la konversacion de la alia partnero kiel en la kutima konversacio de samlingvanoj, dum la traduko daŭras.

Dankon pro via vizito kaj voto. Bonan tagon al vi!

Coin Marketplace

STEEM 0.32
TRX 0.11
JST 0.034
BTC 66269.58
ETH 3204.67
USDT 1.00
SBD 4.24