Norwegian Wood /Amrakonto kaj mojosa kanto

in #esperanto7 years ago (edited)

Delonge mi ne tuŝis libron. Aŭ me estis tro okupita per aliaj aferoj, kiel legi interrete, aŭ mi ne estis en la ĝusta, iom trankvila humoro. Tamen antaŭ kelkaj tagoj mi komencis legi libron, kiu de komenco tute kaptis mian atenton kaj ne plu lasis min formeti ĝin. Temas pri la novelo "Norwegain Wood" (ノルウェイの森, Noruwei no Mori) de la japana aŭtoro Haruki Murakami de 1987.

Libera foto de Flickr

La ĉefa karaktero estas studento Tōru Watanabe, kiu en tempo de universitataj protestoj estas kaptita en maldecidema mensa stato pro siaj amrilatoj al du virinoj: la mistera kaj silenta Naoko kaj la amuzo-amanta kaj ekstravertita Midori Kobayashi.

La libro estis grandega sukceso en Japanio kaj tutmonde. Estas vere bona legado, kaj kvankam mi ankoraŭ ne finlegis ĝin, mi jam nun povas rekomendi la libron.

La rakonto komencas per situacio, en kiu nia protagonisto troviĝas en hamburga flughaveno kaj aŭdis la faman kanton de Beatles "Norwegain Wood". Jen tio farigas lin memori sian amikinon Naoko, kies plej ŝatata kanto ĝi estis. La motivo revenas kelkfoje en la libro kaj iom staras por la tuta juneca kulturo de tiu epoko.

Por mi tio estis kialo jutube serĉi por la kanto. Ho, mi ja konis ĝin, nur mi ankoraŭ ne plu rememoris la tekston de ĝi. Ja estas bela kanto kaj kies versoj estas tiel simpla, kiel la muziko estas genia. Unue aŭdita, ĝi restas en la kapo tre longe. Plaĉas al mi ankaŭ la uzado de sitaro ludita de George Harrison. Li ĵus eklernis tiun por okcidentuloj iom ekzotikan instrumenton. Ĝi aldonas al la kanto iel hipian etoson, ĉu ne?

Aŭskultu vi mem:


Dankon pro via atento kaj bonan tagon, eble kun la mojosa muziko en la kapo.

                                                         




Sort:  

Saluton. dankon pro la konigo de tiu ĉi mojosa libro. mi bedaŭrinde ne povis trovi ĝin en mia nacia lingvo, ĉu ekzistas esperanta traduko?

Coin Marketplace

STEEM 0.16
TRX 0.16
JST 0.031
BTC 58951.49
ETH 2505.59
USDT 1.00
SBD 2.48