Kiel niaj manĝkutimoj detruas la mondon

in #esperanto7 years ago (edited)

Ankoraŭ nuntempe homoj demandas sin, kial siaj manĝkutimoj rilatas al la stato, pli ĝuste al la malbonstato de la mondo. La monda loĝantaro duobliĝis en la pasintaj 50 jaroj. Homoj, kiuj antaŭe ne havis sufiĉe da rimedoj, nuntempe volas manĝi pli da viando. La viandoproduktado do triobliĝis. La tendenco daŭre pligrandiĝas kun fatalaj konsekvencoj. Laŭ raporto de Monda Organizo pri Nutraĵoj kaj Agrikulturo (FAO) ĝi antaŭenigas malsaton, malriĉecon, malfacilas protekti klimaton kaj speciojn. Neniu alia konsumartikolo en la mondo bezonas tiom da tero kiel necesas por la produktado de viando kaj lakto. Kvankam nur 17% de la homaj kalorioj devenas de bestoj, ili postulas 77 procentojn de la tutmonda terkultura spaco.

Pentraĵo de Lovis Corinth - Buĉita bovo, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=15611761

La produktado de viando kaj lakto havas grandan efikon al tutmonda varmiĝo: grandegaj areoj de pejzaĝo estas intense prikulturitaj. Por ĉi tio, pli kaj pli de pluvoarbaroj estas fortranĉitaj, humidaj pejzaĝareoj estas drenaditaj, kiuj antaŭe utilis kiel stokado de karbono.

Ĉi tie en Germanio homoj pasintjare konsumis averaĝe de 60 kilogramoj da viando per persono, iom malpli ol en la antaŭa jaro, sed apenaŭ malpli ol dek jarojn pli frue. La Germana Nutra Socio rekomendas maksimumon de duono de la kvanto. Ĉu ni vere konscie povas manĝi kiel antaŭe. Viando ankoraŭ estas la plej favora manĝaĵo en la germanaj hejmoj.

Jen unu ekszemplo pri la tuta frenezaĵo:
En nordorienta Germanio, proksime de la eta vilaĝo Alt Tellin (destrikto Demmin) troviĝas unu el la plej granda porkidbredejo de tuta Eŭropo. Nederlanda investanto A.Straathof tie entreprenas porkbredejo por 10 500 porkinoj, kiuj "fabrikas" kvaronan milionon da porkidoj je unu jaro. Ili estos destinitaj por eksporto al Azio. Temas sole pri komerco, ne pri prizorgado de regiono. Multe de la loĝantoj de ĉirkaŭo ne akceptas tion. Ili daŭre kontraŭstaras ĝin, ĉar ili klare vidas la malbonajn efikojn por siaj grundoj, akvo kaj ili ankaŭ malŝatas tro da trafiko pro la pezaj transportiloj. Ankaŭ mediprotekto- grupoj kontraŭas tiun projekton, kiu havas grandajn konsekvencojn por la homoj kaj naturmedio. Sed la oficistoj de komunumo kaj lando faris "komunan ludon" kun la investanto. Ili donis konstrupermeson al investanto kvankam ne estis plenumitaj la kondiĉoj por ĝi. La investinto posedas aliajn viandproduktejoj en Germanio, kiuj dank al nova EU leĝo eble ne recivos novan entreprenopermison.

Nun mi sidas meze de vintro en agrabla, tro varma vetero, la suno brilas, kaj kial mi ĉi-momente ne povus pensi pri la ligilo de nia nutrado kaj la efiko sur la medio? Ĉu vi?

Dankon pro via atento. Agrablan tagon al vi!

Sort:  

I didn't understand anything, but I am voting and commenting to support you brother :)

Cheers from Greece

Thanks. As you know a picture is worth a thousand words !

Dankon. Estas tre grava temo.

Dankon ankaux por replublikigi mian kontribuon. Cxu vi mem sxatus verki en Esperanto? Mi estas preskaux sola cxi tie.

Fojfoje mi sxatus verki en Esperanto, sed mi ankaux sxatas multajn aliajn aferojn. Kaj ofte mi simple ne scias kiel komenci. Jen miaj malnvojaj blogajxoj: http://www.esperanto.com/blogs/sunjo

Komprenas. Mi legis iom en via blogo, kies paĝaron mi ankoraŭ ne konis. La artikolo pri via arbara sperto kaptis min. Fartu bone ankaŭ en 2018.

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 62685.52
ETH 2436.42
USDT 1.00
SBD 2.51