Kiam ni ankoraŭ vivis en kavernoj

in #esperanto6 years ago (edited)

Vidante tra granda, duoble izolita fenestro al belega jam frosta arbaro mi denove pensas pri nia hodiaŭa plezura migrado en la ŝvabia montaro. Ni celis al la konataj kavernoj en la Ach-valo/ Suda Germanio.

image.png

Geißenklösterle estas unu el ili. Ĝi troviĝas proksime 60 metrojn super la valogrundo. De tie vi havas bonan vidon super ĝi, kaj ne estis tro malfacile atingi la lokon. Tiu kaverno famiĝis pro la elfosaĵoj okaze ĉi-loke fine de la pasinta jarcento. Oni trovis restojn de plej frua homa setlejado, do diversajn aĵojn por ĉutaga uzado, ilojn kaj prahistorian arton. La plej famaj estas partoj de flutoj. Kelkaj estis faritaj el cigna osto kaj aliaj eĉ el ostoj de mamuto. La lastaj estis faritaj el du longetaj partoj iam kungluitaj. Sciencistoj supozas, ke ili havas pli ol 42 mil jarojn. Pro tiuj trovaĵoj tiu loko estiĝis Monda heredaĵo laŭ UNESCO. Nuntempe muzikistoj ludas sur kopioj de tiuj flutoj en praaĝaj koncertoj ene de unu el tiuj kavernoj.

image.png
Bildo libera de Pixabay

Nu imagu la tempon antaŭ tre longe! Ni pensas, ke niaj prauloj estis iom sovaĝa, fortega kaj ĉiam estis ĉasantaj grandbestojn kaj batalantaj kontraŭ aliaj triboj. Sed probable eĉ en la plej sovaĝaj homoj troviĝis milda trajto, senco por nemateriaj aferoj. Per ludado, uzante diversajn muzikajn instrumentojn, ili certe ĝuis ankaŭ sian liberan tempon, same kiel ni faras tion hodiaŭ.

image.png

image.png

La flutoj kaj aliaj prahistoriaj trovaĵoj estas ekspoziciataj en la muzeo de urbeto Blaubeuren.
Bildo libera de wikimedia. Commons (Flauta paleolítica blanco)

Dankon pro via atento kaj voto. Agrablan tagon al vi!

Coin Marketplace

STEEM 0.26
TRX 0.11
JST 0.032
BTC 63754.85
ETH 3055.95
USDT 1.00
SBD 3.85