Grimpu kaj marŝu kun mi!

in #esperanto5 years ago (edited)

Ekde la komenco de nova jaro la suno ne multe montris sin. Hodiaŭ mi bonŝancis, kaj mi ne hezitis migradi en la arbaro ĉe la montaro. Unue de la valo tra la arbaro al la rokoj. La neĝo estas seka kaj brilas la sunradioj sur ĝi. Ni troviĝas en Ŝvabio, suda Germanio.

Ho ve, kiu estas tiu monstro stonigita?

Jen Helleborus foetidus. Vere vintera floro. Ĝia nomo estas latindevena kaj la dua vorto, kiu specifikas la planton, signifas, fetora, do odoraĉa Helebora planto. Tiu sovaĝa planto disvastiĝas en Suda kaj Centra Eŭropo, sed nuntempe estas ankaŭ ŝatata en kultivita formo por la ĝardeno.

Vidante la planteton en la neĝo, oni emas pensi, ho ve kia kompatinda kreaĵo. Ne bezonas zorgi pri ĝi, ĉar Heleboro estas bone adaptita al la vintra kondiĉoj. Ĝi floras kutime inter januaro ĝis komenco de marto. La planto havas apartan trajton, nome ĝi povas en ŝanĝi la temperaturo ene de la floretoj, Proksime 6 gradoj Celsio pli alta ol la en la ĉirkaŭo. Do, per tio Heleboro altiras la unuajn abelojn kaj aparte burdojn, por ke ili ebligas sian polenadon. Ĝi nome estas ne mempolenadulo kaj bezonas la insektojn, kiu alportas la polenojn al aliaj plantoj.


Kaj ĉi tie? Amputita arbareto, mi pensas.


Jen loko por resti iom da tempo, fari fajron kaj ĝui la belan ĉirkaŭon...

Dankon pro via vizito kaj voto. Bonan tagon al vi!

Sort:  

Ho, belege! Tio ĉi revigas min iam koni la neĝon. Ĝis nun mi konas neĝon nur de glaciŝrankoj.

Jenaj pejzaĝoj similas tiun de montaro kiu ĉirkaŭas mian urbon. La aero tie estas tre pura kaj ege ĝuinda, kaj donas al mi preskaŭ ekstazan senton... ekstazan bestan senton kiu estas simple amo al vivo, al mia koro batanta.

Ĉinokte mi provos promeni en neĝa montaro dumsonĝe!

Aliteme, mi ĵus rimarkis novan donacon de vi. Mi ne scias kiajn vortojn mi povus uzi por esprimi mian grandan danksenton.

Simple, senfinajn dankojn, kara Johano. Tiuj donacoj estis pli ol valoraj ciferoj. Tiuj donacoj estas spiritaj donacoj de entuziasmo kaj espero. Ili diras al mi: daŭru paŝadante al via destino. Kaj mi pretas fari tion.

Dankon amiko pro via respondo. Plaĉas al mi via emfazo pri nia besteco, kiel vi ja faris jam bone en via alia artikolo. Kutime, ni vidas tiun econ iom negativa, kiel homoj tro uzantaj nian kapon.
Nokte ni havas minus 7-10 celsio. Mi ŝatas tion je 500 m alteco. Kiom alta estas via loĝloko?
Ne danku pro la moneto, ĉar estas nur mia ĵus havebla mono je steemit. Se vi vere bezonas plu, mi povas subenpovi mian SP. Diru! Mi neniam finance investis en steemit, nur tempo ege ĝojega.

Mia urbo, Karakaso, estas 900m alta. Tamen ĝi havas freŝan klimaton tial ke ĝi kuŝas en valo.

Ĝi estus tre varma loko se ne troviĝus ĉirkaŭata de granda aminda montaro, kiun ni nomas Avila. Ja mi estas enamiĝinta je tiu montaro.

Antaŭ pli ol 10 jaroj, mi faris kun geamikoj beletan k. informan dokumentfilmon pri tiu montaro. Bedaŭrinde mi ne estas tradukinte-subtekstuminte ĝin en eo aŭ la angla, pro manko de tempo.

Tamen vi povus ĝui tiajn belajn pejzaĝojn kaj ekkoni mian urbon. Jen ĝi (la unua peco de la filmo):

Amiko, via propono estas tre solidara. Dankon!

Mia nuntempa celo estas atingi 150 SP-monerojn, ĉar mi bezonas delegi per 100 SP al Steemit-teamo @templo. Tiel mi rajtos ricevi 1 voĉdonon ĉiutage de ili, kio multe pliigos la rekompencojn de ĉiuj miaj blogaĵoj.

La ceterajn 50 SP-monerojn mi rezervos por mia konto, ĉar oni diras ke tiomo estas la minimumo necesa por daŭrigi normale la propran agadon en Steemit.

Tiumaniere mi ja havos sufiĉan enspezon por senstreĉiĝi kaj antaŭenigi miajn iniciatojn.

Do mi nur bezonas nuntempe 77 SP-monerojn (ĉar mi jam havas 73). Se vi afable povus prunti tiomon al mi, mi poste povos, per mia propra laborado ĉi tie, enspezi sufiĉe por redoni ĝin al vi post malmultaj tagoj!

Miajn antaŭajn dankojn pro tio.

Dankon. Bedaŭrinde mi ne povas vidi vian filmeton. Tekstas jene: 500 Internal Server Error.
Kiam mi subenpovis, mi sendos SP al vi. (power down- ĉu vi havas pli bonan tradukon?) Mi ĵus sendis al vi miajn havantajn SBD. Mi ankoraŭ ne vere komprenas kielmaniere mi devas agi per mia monujo. Espereble vi scias kielmaniere transformi ilin al SP. Kiam mi komencis je steemit ne ekzistis la neceso delegi iu ajn SP por agi lauxplaĉe .
Ĉi lastaj tagoj miaj pensoj ege estas en via lando. La kutima taga vivo jam estas sufiĉe malfacila. Nun, kun ĉiuj homoj surstrate, kiel funkcias ĝin? Mi esperas ke restas trankvila Venezuelo.

Grandan dankon, Johano. Tio impulsos mian agadon, ekde hodiaŭ mem.

Nuntempe oni simple devas alklaki "sell" (apud la saldo) por vendi la SBD-ojn, interŝanĝi ilin kontraŭ SP (aŭ alia ĉifrovaluto ĉe Blocktrades).

El tiu vendo Blocktrades redonis al mi 73 SP-ojn. Tio certe sufiĉos por efektivigi mian planon hodiaŭ mem. Dankegon.

La belo de nia internacia lingvo estas ke ĝi similas amuzan ludo-muntilon. Mi facile komprenas vian esprimon subenpovi. Eble pli kompreneble estus diri malplipovigimalplipotencigi (igi malpli potenca). Tiuteme, bv. ne pli malplipotencigu vian konton. La SBD sendita ja sufiĉas.

Ve, eble la problemo pri la filmo estas ke oni establis limigojn regionajn. Bona provo estus ke vi alirus ĝin per Tor-retumilo aŭ per VPN, tiel ke via situo ŝanĝiĝos (aŭ kaŝiĝos). Almenaŭ mi certas ke tiu filmo videblas en Venezuelo kaj Meksikio.

Ho, la aktuala Venezuela politikproblemo ja malfaciligis la vivon multe pli. Multaj transportistoj ne plu laboras ĉar ili timas ke oni detruos siajn busojn en la stratkonfliktoj, la elektra kaj interreta servoj pli ofte misfunkcias, kaj malleĝaj militistoj de la registaro patrolas stratojn por sufoki ĉian popolan perturbon.

Tamen pli timigas min ke la nura opcio kontraŭ la diktaturo de Maduro estas la "internacia helpo"... tio estas: Usono invadante nin por ekposedi facile niajn naturresursojn. Ni estas inter du diabloj: nacia diablo kaj fremda diablo. Sed homoj plifortiĝas en malbonaj situacioj. Ni plifortiĝu.

Mi legis ke dum la lastaj tagoj estis multa da neĝo en suda Germanio kaj parto de Aŭstrio.

Jes vere, sed ne ĉiuloke. Ankaŭ ni havis je kelkaj tagoj maluzeblajn stratojn kaj iom da kaoson.

Coin Marketplace

STEEM 0.31
TRX 0.11
JST 0.033
BTC 64733.60
ETH 3170.85
USDT 1.00
SBD 4.16