Can you earn money with Esperanto?/ Ĉu vi povas gajni monon per Esperanto?

in #esperanto6 years ago (edited)

Ĉu vi povas gajni monon per Esperanto? Certe jes, kelkaj gajnas monon spite, ke la tuta artefarita lingvo-fenomeno ofte estas konsiderata kiel idealisma afero. Solidareco, frateco kaj interkompreniĝo inter la populoj ja estas la unuaj celoj. Tamen kiel vi povas legi jen https://steemit.com/esperanto/@johano/esperanto-money, jam en la fruaj jaroj de la movado mono ludis gravan rolon. Universala valuto estis same grave konsiderata kiel komuna lingvo.
Ni ciuj scias, ke mono regas la mondon. Eĉ se ni pensas, ke mono ne estas la plej grava afero en la mondo, ni tamen devas rekoni, ke sen mono vivo kutime ne eblas, nuntempe en la evoluita mondo.

Fine de la jaro mi kompreneble pensas pri multaj aferoj, kaj unu estas mia steemita agado. La slogano je la eniropaĝo de Steemit tekstas: Mono parolas. Do ŝajnas, ke multaj homoj venas pro la mono. Kiam mi venis en somero 2016 tiu slogano ankoraŭ ne ekzistis. Mi venis pro la iom futureca ideo de blokĉena socia platformo. Mi plej parte verkis en Esperanto. Kelfoje mi sentiĝis kiel la sola esperantisto ĉi tie. Steemit estas bona spegulo de reala mondo, en kiu nur malmultaj esperantistoj parolas Esperanton, kvankam ili troviĝas preskaŭ en ĉiuj partoj de la mondo. Kaj el tiuj, eble kelkaj milionoj, nur tre malmulte efektive gajnas monon por plene subteni sin.
Ĉi tie, ni malmultaj, estas la unuaj, kiuj blokĉajne gajnas monon. Estas cifereca mono, baze ĝi konsistas efektive nur el komputilaj numeroj, tamen tiuj estas ja transformeblaj...


Bildo libera de PIXABAY

Sufiĉe da monera jarfina pripensado! Mi deziras al ĉiuj steem-antoj bonan novan jaron !

Sort:  

Mi deziras al vi felicxan novjaron. En la venonta jaro, mi esperas dauxrigi legi viajn esperantajn artikolojn cxi tie en steemit.

Feliĉan novan jaron al vi ankaŭ

Sendube jes, kaj multaj homoj faras tion. Se homo gastas monon per esperanto, aliaj gajnas monon per esperanto (eĉ senkonscie). Tiuj kiuj portas homojn al kongresoj, tiuj restoracioj kiuj estas proksime de la kongresoj, tiuj kiuj printas librojn (mi ne parolas prio verkistoj)...

La demando estas, ĉu esperantistoj estas interesaj kiel merkatcelo? Mi ne certas...

Ho jes, mi ne pensis pri aliuloj. Eĉ tiu platformo estas nutrita de ni. Ĉu esperantistoj merkatcelo? Eble ankoraŭ ne vere.
Ĉu vi bone alvenis la novan jaron?

Vi ne estas sola

Coin Marketplace

STEEM 0.31
TRX 0.11
JST 0.034
BTC 64140.77
ETH 3133.36
USDT 1.00
SBD 4.15