DuckDuckGo- Time for Change/ Ekzistas Alternativo por Google
What are you doing when searching something on the internet? Of course you google it. The brand name of the world's largest search engine became the verb of the actual activity. But there are more than only one search engine on earth. Google actively follows you everywhere, collect your most precious data such as your IP address, search history, cookies and lots more. Many people looking for other solutions like Bing, Yahoo, Ask.com etc. sadly experience the same. But there are real alternatives and one is the one with the funny name DuckDuckGo. (EO)
Kion vi faras serĉante ion en interreto? Kompreneble vi "google" ĝin. La marko de la plej granda serĉilo de la mondo fariĝis la verbo de la reala aktiveco. Sed ekzistas pli ol nur unu serĉilo. Google aktive sekvas vin ĉie, kolektas viajn plej grandvalorajn informojn kiel vian IP-adreson, serĉ-historion, kuketojn kaj multe pli. Multaj homoj, kiuj serĉas aliajn solvojn kiel Bing, Yahoo, Ask.com ktp triste spertas la saman. Sed ekzistas efektivaj alternativoj kaj unu estas tiu kun la amuza nomo DuckDuckGo.
Une, kial nomiĝas la serĉilo DuckDuckGo (anaso, anaso iru)? Temas pri tradicia angla infanludo (Duck duck, goose) ofte unue lernita en la infanĝardeno. La celo estas rapide serĉi unu anseron inter multaj anasoj. De ekstere, ĉi tiu serĉilo aspektas preskaŭ identa al Google, minimalista dezajno kun granda serĉkesto. Sed kiam vi rigardas pli zorge, vi rimarkos iujn diferencojn. Komence, vi povas rimarki favicon-simbolo en serĉrezultoj, malpli da anoncoj, senfina rulmovado. Kaj Bangs-apliko! DuckDuckGo nuntempe estas tre favora serĉilo. La kialo malantaŭ ĉi tio estas simpla: ĝi tute ne sekvas vin ĉien, ne viajn datumojn iam ajn spuras, kolektas aŭ konservas. DuckDuckGo uzas la potencon de Yahoo per sia kunlaboro kun la kompanio, sed dankeme sen ia ajn sekvofunkciojn. Kvankam ĉi tiu serĉilo ankoraŭ montras anoncojn, tiuj estas klare markitaj kiel tiaj, diskretaj kaj neniam miksas en viaj serĉrezultoj. Plie, la menciitaj anoncoj ne estas celitaj, sed anstataŭe baziĝas sur via individua serĉado. Kontraŭe memoru la diraĵon de Google: "Ni scias, kie vi estis kaj ni povas pli aŭ malpli scii, kion vi pensas."DuckDuckGo estis fondita de la usona MIT diplomiĝinto Gabriel Weinberg en 2008. La kompanio nuntempe havas sian ĉefsidejon en Paoli, Pensilvanio, kie 45 homojn laboras por ĝi.
Je la 13-a novembro 2017 estis pli ol 20 milionoj da serĉoj en unu tago. Hodiaŭ estas preskaŭ 30 milionoj. Kompare Google havas je unu tagon tiom multe da serĉoj kiel DuckDuckGo en unu jaron. Tamen ne gravas la kvanto. DuckDuckGo deliveras la plej bonajn serĉresultojn anstataŭ la plej multajn dum atenti vian privatecon. Kaj ĝi estiĝas ĉiun tagon pli konata.
Do, kial ne provu ĝin! https://duckduckgo.com/
recently changed to Brave and DuckDuckgo. sometimes duckduckgo has better searches than google and they have a pretty good newsletter about privacy. loving it
True. Hope it will be mainstream soon.
I always use duckduckgo, It's clean and no bs, I remove all other search engines and only have this one in the web browser!
Actually for me it is a new discovery. I am glad I came across it. Let's feed the ducks and geese!
Yes! DuckDuckGo is much better than google!! But must people don’t know about this alternative.
Posted using Partiko iOS
Cxu vi konas la projekton presearch?
Dankon @nenio, mi ankoraŭ ne konas ĝin, sed mi serĉos!
Vi povas legi tiun artikolon pri tiu. Mi edonis ĝin antaŭ kelkaj monatoj.
Vere interesa afero. Nun mi estas en la boato! Uzi DuckDuckGo kaj ankaŭ gajni iom da mono, kial ne? Dankon pro la ligilo.
Ĉu vi jam salutis nian novan amikon el Peruo?