Wolfscraft Beer from Bavaria/ Biero de Bavario

in #beer6 years ago

En mia lasta kontribuo mi skribis ion pri la nova biera evoluo en Germanio, ke ĉie ekestis novaj mikro-bierfarejoj, kiel kontraŭagado en la bierkomerco. Ĉi tie mi montras al vi unu ekzemplon el Freising, urbo en Bavario. Wolfscraft (lupometio), tielnomata hella biero enkondukiĝas sub la slogeno: Germana biero. Neadaptita.

image.png

Kial lupo?
Por tio ni trovas eksplikon sur la dorsa flanko de botelo. La produktanto parolas tie pri la komenco de la entrepreno, kiu okazis en trinkejo. Kun amiko li babilis kaj trinkis eble tro da bieroj, kaj eltrovis, ke ĉiuj bieroj ie gustas same. Biero gustu ne adaptita estis la konkludo. Kiel lupo!
El la ideo estiĝis misio kaj fine komerca bierfarado.
Kia estas la aparta eco de Wolfscraft? Unue la lokaj ingrediencoj, kiel hordea malto (neniu eltiraĵo) kaj freŝa fontakvo de la Alpen-montaro. Due la aparta iom fruta gusto. Ĝi enhavas neniu ajn aldonojn.
Kompreneble tiu biero estas farita laŭ la Germana Leĝo de pureco de 1516.
La alkoholenhavo estas 4,9 %.

Kaj mia persona opinio? Honeste mi devas agnoski, ke la unua engluto estis iom stranga, nekutima, ja iom malkontentiga. Sed tiu unua sento rapide ŝanĝiĝis kaj mi komencis adaptiĝi kaj aprezi mian novan trinkaĵon. Do bona germana biero.

Prost! Laŭ via sano!

                                Dankon pro via legado kaj voto. Agrablan tagon!

Coin Marketplace

STEEM 0.33
TRX 0.11
JST 0.034
BTC 66579.21
ETH 3282.19
USDT 1.00
SBD 4.30