Feliĉan novan jaron!

in #esperanto8 years ago

Mia unua artikolo en Esperanto

Saluton! 

Antaǔ unu jaro mi decidis lerni Esperanton kun Duolingo. Mi ankoraǔ estas komencanto sed post tricent sesdek kvin tagoj estas bona ekzercado skribi artikolo en Esperanto.

Kial mi komencis lerni Esperanton?

Ĝi estis mia rezolucio por la jaro du mil dek sep : lernu ion novan!Mi multe ŝatas lingvojn. 

Mi jam povis paroli franca, angla kaj hispana do Esperanto estis bona elekto.La celo estis fari unu leciono en Duolingo ĉiutage. Sur la necesejoj aŭ en la metro!

Estas agrabla diri, ke mia rezolucio estas nun farita 😏

Kion mi ŝatas pri Esperanto?

Lingvaj baroj ekzistas kaj certe alportas konfliktojn inter homoj.Ne estas justa, ke angla estas ĉefa lingvo. Mi volas ke la cefa lingvo estu alia lingvo.

Ni ĉiuj volas pacon sur la tero. Esperanto povus esti unu paŝo en tiu direkto, car estas simpla kaj logika kaj neutrala lingvo.

Dankon Zamenhof 💯

Kion estas miaj preferitaj vortoj?

Kiam oni lernas novan lingvon, ofte oni ŝatas vortojn pli ol aliaj.Jen la miaj :

Substantivoj

  • Knabo 👦 / Knabino 👧
  • Kafo ☕️
  • Skribilo 🖊
  • Retpoŝto ✉️
  • Fulmotondro ⛈

Adjektivoj

  • Afabla / Malafabla
  • Dika / Maldika
  • Proksima / Malproksima

Verboj

  • Okazi
  • Amuziĝi

Esprimo

  • Ĝis la revido!

Kion mi faros poste?

Mi daŭros lerni Esperanto sed mi bezonas alternativon al Duolingo por iri pli fore. Eble https://lernu.net ?

Mi ankaŭ interesiĝas pri la signolingvo. Estus bona se ekzistus nur unu signolingvon. Ĉi tiu lingvon povus esti Esperanto.

Finfine mi ŝatus renkonti Esperantistojn en la reala vivo 🤗

---

Dankon por havas legita min unuan artikolon.

Ĝis la revido !

Sort:  

Varman saluton el Indianao, Usono (kie estas tre malvarma!)

Saluton ankaŭ al la usona magiisto. Bonvolŭ montras iom vian magian arton al ni.

Saluton kaj bonvenon je steemit. Ni ankoraŭ estas malgranda komunumo kiel en la vera mondo. Ne gravas, se ni ne flegas iluziojn pri nia lingvo. La angla nuntempe servas kiel internacia komunikilo, eĉ se Esperanto taŭgus pli bone por tio.
Gratulon al via pasintjara rezolucio kaj bona atingo. Kiam vi, verkas vi lernas! Kia esta via gepatra lingvo?

Saluton kaj dankon pro la komento! Mia gepatra lingvo estas la franca.
Kiam vi komencis lerni Esperanton?

Se via gepatra lingvo esta la franca, vi devus koni @vanege, kiu youtube-as pro mincraft kaj havas agrablan elparolon. Mi mem komencis lerni Esperanton per Lernu antaŭ neŭ jaroj. Ho ve, la tempo rapidege forflugis...

Bonvenon! Kresku esperantujo!

Interesting
I will follow you to see your future posts! +upvote

Congratulations @twww! You received a personal award!

1 Year on Steemit

Click here to view your Board

Support SteemitBoard's project! Vote for its witness and get one more award!

Congratulations @twww! You received a personal award!

Happy Birthday! - You are on the Steem blockchain for 2 years!

You can view your badges on your Steem Board and compare to others on the Steem Ranking

Vote for @Steemitboard as a witness to get one more award and increased upvotes!

Coin Marketplace

STEEM 0.04
TRX 0.32
JST 0.081
BTC 61409.26
ETH 1609.40
USDT 1.00
SBD 0.47