Instinktoj kontraŭ kulturo: ja inda milito
En jena artikolo mi eksponas sencojn de la du vortoj, instinkto kaj kulturo, kiuj estas pli grandampleksaj ol tiuj kutime uzataj.
Tre ofte oni aŭdas personojn parolantaj pri instinkto sence de ia sendifina sentumo besteca (aŭ preskaŭ besteca) kiu gvidas precipe nehomajn ulojn por vivi pli malpli sukcese en sovaĝejo, kaj pri kulturo sence de ia nemateria homa konstruita mondo kiu esprimiĝas en la materian, pere de intelektaj kaj artaj produktaĵoj. Mi opinias tiujn sencojn pravaj, sed jen mi devas utiligi pli ampleksan version de ili mem.
Antaŭ komuna vido ŝajnas ke, el tiuj difinoj, tre ofte kulturo reprezentas ion eble bonan dum instinkto ion eble malbonan. Mi akceptas tion, tamen mi volas ankaŭ videbligi eblajn manifestojn malindajn de kulturo kaj tiujn indajn de instinkto. Eĉ pli, mi kredas ke estas vere grave por homoj rimarki la naturan opozicion inter tiuj du fenomenoj.
bildofonto
Ja la instinkto normale asociiĝas kun nia rigardo pri la diverserco de bestoj en ĉi tiu planedo, sed malmultaj homoj plene ĝisfunde konscias ke ankaŭ ni estas bestoj, la homaj bestoj, iu alia specio en la multnombra speciaro de la Ter'.
Tamen tia malkonscio ne estas ekskluziva de la nuntempa mondo. De kiam homo vivas en civilizacio, ĝi estiĝas blinda pri sia besteco, sia aparteneco al la speciaro de la Tero... al tio kion ĝi nomas naturo.
bildofonto
Civilizacio do enportas ian blindigan vaporon kiu malproksimigas mense homon de sia propra naturo, sekve pludisvolvante societajn strukturojn kiuj baziĝas rekte sur tiu forgeso. Ju pli disvolvita la civilizacio, des pli malproksima oni estas de nia origina ekzisteca vero: nia besteco.
Kompreneble la ilo de tia mensa elnaturiĝo estas tio nomata kulturo: tia giganta malmateria masonaĵo kiun ni freneze tenegas por memkonvinki ke ni estas io pli supera ol besto.
Ekzistas cent naŭdek tri vivantaj specioj de simioj. Cent naŭdek du el ili estas kovritaj de haro. La escepton konsistigas nuda simio kiu donis al si la nomon “Homo sapiens”. Ĉi tiu rara kaj floranta specio pasigas grandan parton de sia tempo studante siajn plej altajn motivojn, kaj pasigas egalan kvanton da tempo sisteme pretervidante tiujn fundamentajn ~Desmond Morris.
Mi asertas ke kulturo estas tiusence la ĉefa mensa baro por nia liberiĝo anima kaj nia spirituala malkovriĝo. Homo malkovrinta sian naturon, reveninta en sian veron, devus senti sian realon ĉiumomente, kiel besto. Homo devus resti ĉiam proksime de si, konscia pri sia spirado, pri la sensaĵoj de sia korpo, konsciante:
Jen mia unua prioritata realo, jen plej grava kampo de miaj vivo kaj agado.
bildofonto
Tamen, male ol tia sperto, nia atento restas ĉiam postkurante la impresojn pli iluziajn de niaj vivoj: niaj pensoj. Ili kondukas nin al ĉiaj imagadoj: estonteco, estinteco, deziroj kaj timoj pri malestantaj situacioj, kaj tia kutima senfino da zorgoj pri aferoj neapartenantaj al la propra vivo.
Okazas ke oni instruas nin ĉie, en ĉiuj socioj, ke la plej gravaj aferoj de niaj vivoj estu ĉiuj ajn, escepte la vivon mem. Ĉio estu pli grava ol vi. Kaj tiam oni pretiĝas por modeli vivon kiu malaprezas la estantecon, la unuan prioritatan realon de ĉia estaĵo.
Poste oni alvenas al momento de propra pereo, kaj nur tiam ekrimarkas —ĉar ne eblas plu foreviti tiun komprenon— ke eluzis ĉiun gramon de sia vivo en aferoj malpropraj, tute malgravaj kiam kompari ilin kun nia prioritata ontologia realo.
bildofonto
Tiel homoj travivas, donacante siajn tutajn vivojn al idealoj, revoj kaj aliaj abstraktaĵoj; konstruoj mensaj kiuj iĝas —laŭvorte de M. Stirner— simplaj fantomoj nin posedantaj... Tio ja estas malinda maniero uzi la probable ununuran ŝancon kiun oni havas por sperti la ekzistadon. De iel mistika vidpunkto, tiuj estas tragikegaj decidoj.
Tamen pro la fortega influo ekzercata de socio super ni, estas tre malfacile establi la transcendajn ŝanĝojn je niaj vivmanieroj, la tre bezonatan turniĝon kiu povus liberigi homon de tia bedaŭrinda malproksimeco disde si mem. Estus tiel facile pluvivi en forta kompromiso kun la ĉi-tieo kaj ĉi-tiamo, se socio ne posedus tiom grandan influon ĉe niaj statoj mensaj kaj animaj; alivorte, se kulturo ne ŝajnus tiom grava por homoj.
Ĝuste tial se oni, rimarkinte ĉion ĉi, vere deziras reveni en sian aŭtentan realon, havas neniun alian opcion ol malakcepti socion kaj ties tutajn malcentrigajn valorojn.
En ĉi tiu afero, la decido estu radikala: se mi elektas la prioritatecon de mia vivo, malakceptas tiun de socio: se male, mi daŭras perfidanta mian korpon, mian vivon. Jen ne ekzistas mezdecida ebleco... Kial? Pro la esenca kontraŭeco de ambaŭ decidoj.
Oni ne timu ke ĉi tia kompreno estas misa nur tial ke ĝi direktas al konkludo pri radikaleco. La supozo ke ĉiaj aferoj en vivo havas mezan eblecon estas mem simplisma antaŭjuĝo. La ekzisteco estas ege kompleksa kaj ĉiu raciulo devus akcepti ke estas, almenaŭ, tute eble ke kelkaj aferoj ne permesas mezpunkton pro la naturo opozicia de siaj propraj konsistigaĵoj. Mi asertas ke la jena temo apartenas al tiaj kazoj.
Mi do invitas vin pripensi ĉu estas valorinda tia ebleco, sperti la aŭtentan originan tavolon de nia ekzisteco, retrovante —kaj plenakceptante— nian bestecon, spite al la enmaŝiniga impulso de l' socio. Ĉiukaze, ĉu ni tion akceptos aŭ ne, ni daŭros estante nur nudaj simioj.
~Spirajn Senpretend~
Steemit
Busy
DTube
Facebook SS
Twitter SS
XMY-adreso: MGWvbvmDDQ8dLPo5Ldix3Xk7dfQhBWxZAn
Senfinajn dankojn al la aktivuloj de la projekto Myriad, kiuj subtenas ĉi tiun agadon intelektan en esperanto kaj tokipono.
Saluton amiko. Vi ja estas grava kontribuanto je steemit. Ho ve, mi ne povas tuj legi tiom multe da altkvalitaj pensaĵoj. Do mi kopios ankaŭ tiun artikolon al mia e-legilo por ke mi digestu ĝin poste :-)
Bonan tagon al vi!
Multajn dankojn tial ke vi daŭras atenta al mia ĉi-tiea disvolviĝo. Mi estas lerninte multe ĝis nun! Kaj mi daŭros lernante.
Kvankam iom laca, mi estas ankaŭ gaja tial ke miaj iniciatoj disvolviĝas bone. Finfine mi povas dediĉi pli da tempo al mia alvoko filozofia, ĉiam esperante ke miaj fruktoj estos iel utilaj por la animo de aliaj personoj.
Bonan semajnfinon!
Thank you so much for sharing this amazing post with us!
Have you heard about Partiko? It’s a really convenient mobile app for Steem! With Partiko, you can easily see what’s going on in the Steem community, make posts and comments (no beneficiary cut forever!), and always stayed connected with your followers via push notification!
Partiko also rewards you with Partiko Points (3000 Partiko Point bonus when you first use it!), and Partiko Points can be converted into Steem tokens. You can earn Partiko Points easily by making posts and comments using Partiko.
We also noticed that your Steem Power is low. We will be very happy to delegate 15 Steem Power to you once you have made a post using Partiko! With more Steem Power, you can make more posts and comments, and earn more rewards!
If that all sounds interesting, you can:
Thank you so much for reading this message!