STEEMIT la Nova Socimedia Fenomeno
Ankoraŭ Facebook estas la plej konata socimedia retejo en la mondo. Sed tio povas ŝanĝiĝi. Ekde la revolucia evoluo de blokĉena teknologio kaj la apero de la unua ĉifereca valuto Bitcoin, tiu teknologio eniris plej diversajn kampojn kiel ekonomio, tekniko aŭ socia medio.
Kontraŭe al Facebook la nova teknologio permesas malcentran agadon, kie ĉiu kiel uzanto povas partopreni kaj eĉ gajni. Poŝti kontribuojn povas esti bone financa sukceso. Jam estis pli ol 10.000 Dolaroj pagitaj por unusola artikolo. Sed la amaso de uzantoj devas kontentiĝi per malpli. Steemit estas la unua socimedia platformo, kiu uzas blogĉenan teknologion. Efektive ĝi estas pli ol nur socimedia platformo. Surbaze de propra valuto, nomata STEEM, ĝi ebligas pluajn aplikojn. Steemit publikiĝis en somero 2016 kaj hodiaŭ pli ol 600 000 partoprenantoj uzas la platformon. Ĝia valuto kvantas je la tria pozicio post Bitcoin kaj Etherium.
Nu, kiel funkcias Steemit? Ĝi estas specio de forumo, simila al Reddid, en kiu vi povas enmeti kontribuojn, kiel artikolojn, bildoj aŭ filmoj. Vi ankaŭ povas komenti kontribuojn de aliaj, kaj, tre grave, vi povas voti kaj artikolojn kaj kies komentoj. Per votado vi gajnas. Ekzistas ankaŭ la eblo subenvoti aŭ eĉ uzi tielnomatan flagon, komparebla al la ruĝa karto ĉe piedpilka maĉo. Tamen subenvoto ne esprimas, ke vi ne aparte ŝatas iun kontenton, ĉar ĝi ne trafis vian guston. Ĝi estas uzata nur, kiam la kontento estas tute malakceptebla, ĉar ĝi ne estas farita laŭ la gvidlinioj de la platformo. En Steemit mankas centra aŭtoritato aŭ posedanto, kiu organizas kaj decidas ĉiujn platformajn aferojn. Male, la uzantoj regas ĝin.
La ĉefa devizo, kiu jam montriĝas je la enirpaĝo tekstas: MONO PAROLAS ...
Tiu rimarko pri la mono jam sufiĉas por ke la plej multaj partoprenantoj verbale kondutas sin ĝentilaj kaj agrablaj, ĉar ili ja volas gajni.
Steemit estas internacia retejo kun tutmondaj uzantoj, do kun plej diversaj lingvoj. Ssed la angla, kiel en la reala mondo estas akceptita kiel internacia ponta lingvo. Multaj verkas en la angla por esti viditaj aŭ ili volas plibonigi sian lingvan kapablecon. Tamen ekzistas ankaŭ diversaj lingvaj kaj temaj subgrupoj. Blogas ŝatantoj de fotografio, kuirado, arto, naturo ktp. Eble la plej granda frakcio interesiĝas pri nova teknologio, kiel blokĉeno kaj komputila evoluo.
Ankoraŭ reen al la devizo Mono parolas. Pro tio eble la plejmulto de uzantoj venis al Steemit. La eblo de alta gajno kompreneble mirigas novajn vizitantojn. La financa kompenca sistemo estas iom komplika. La ĉifereca, jam menciita valuto estas Steem. Sed kielmaniere ĝi estiĝas? Steem ne estas minita kiel Bitcoin. Ĝi baziĝas sur progresinta blokĉena teknologio, kiu uzas tielnomatan Proof of Stake. Facildire, uzantoj kreas Steem per votado. Ĉiu voto ebligas mikropagadon por ĉiu ajn sortoj de kontribuoj, sen interrompo de eksteraj instancoj. Do, ĉiu voto aŭ kontribuo egalas unu transakcio ene de blokĉeno. La rapideco de transakcioj de Steemit estas proksime 100.000 per sekundo. Tiu ne plu estas komparebla kun Bitcoin kaj ĝi havas preskaŭ senliman evoluan potencialon. Ne nur ekzistas la valuto Steem, kiu vi povas komercadi je internaciaj financaj platformoj. Steem havas du idojn, Steem-povo (SP) kaj Steem-dolaro (SBD). Steem estas ĉefe ekstere uzita kiel komerca tokeno, sed prefere ŝanĝita al SP por ke la tuta sistemo plifortigas kaj samtempe ankaŭ via votopovo. SBD estas plejparte uzita ene de platformo.
Kial estas la rekompenco de kvante kaj kvalite ŝajne similaj artikoloj tiom malsamaj? Per memvotado, grupvotado aŭ speciala aŭtomata votado oni povas ricevi multajn votojn. La ena strukturo de Steemit ebligas, ke per via kreskanta Steem-povo ankaŭ kreskas via votopovo (via voto tiam valoras pli multe ol de iu alia). Efektive tiu fakto estas spegulo de reala mondo, nome: kie jam troviĝas multe da mono pli estas aldonita.
SMART MEDIA- TOKENO
Blogĉena teknologio daŭre evoluiĝas, do ne mirigas, ke ĉi-jare aldoniĝas al Steem nova tokeno, nomita Smart Media Token. Estas plua paŝo al efektiva kreado de Interreto 3.0. Per tio tutnova afero surbaze de Steem povas konstruotaj, kiel ekz. novaĵo-retejoj, blogoj, socimediaj platformoj ktp.
Ankoraŭ Steemit ne estas ĉefflua afero, sed ĝi havas grandegan potencialon, kiu estas sur bona vojo tranformi nian tutan socimedian kampon.

Oops.....i dont understand a thing my friend....wch language is this?
It is the international language Esperanto, even used in your country.
https://steemit.com/languages/@johano/the-other-international-language
Really...am from Nigeria