Ĉi tiu malgranda bovlo

in #esperanto9 years ago

Mi ja scias de tekstoj skribite de saĝuloj antaŭ pli ol mil jaroj, ke ni ne aliĝu al materiaj aĵoj pro la paca mensa stato. Tamen kiu ne konas situaciojn en kiu aparta materiaĵo por ni pli valoras ol iu spirita sperto, ja kelkfoje signifas la plej grandan fortunon.

image.png

Tiu malgranda bovlo por mi ne estas kutima kuireja afero, ŝanĝebla por similaj ceramikaĵoj. En ĝi speguliĝas la tuta vivo de aparta homo, nome de mia kara onklino.

Antaŭ ne longe mi restis dum kelkaj tagoj ĉe ŝia mortolito eksterlande. Morto de kara familiano ĉiam estas malĝoja afero, sed mi provis konsoli min, pensante ke ŝi post pli ol 91 jaroj havis plenan, spertoj-riĉan vivon. Ŝi povis laŭ ŝia volo sendepende loĝi en siaj propraj kvar muroj ĝis preskaŭ la fino.

La vivo por ŝi ne ĉiam estis tre favora. La komenco estis malfacile. Naskita fine de la dudekaj jaroj pasintan jarcenton, ŝia familio ankoraŭ suferis de la unua mondmilito, en kiu la patro estis severe vundita kaj jam frue mortis. La patrino, kiu naskis 8 infanojn - kvin mortis infanece- iom mense malsaniĝis jam baldaŭ poste. Do kiel malsata junulino ŝi anstataŭis la patrinon zorgante por la familio. Frue ŝi komencis labori en ceramikejo, unue helpante poste lernante la profesion.
Ŝi estiĝis la unua kaj plej juna potista mastrino en Germanio. Ekde tiam ŝi laboris en diversaj ceramikejoj kaj multposte en laborejo por ceramikaj aplikaĵoj. Pro kelkaj kialoj ŝi neniam fondis familion, sed bonŝance renkontis amantan partneron. Kun li ŝi vojaĝis la mondon kaj ebligis al si agrablan vivnivelon.

Por mi ŝi estis la brila stelo je la infaneca ĉielo. Mankas ĉi tie spaco kaj vortoj por esprimi miajn sentojn, kiuj mi havas por ŝi.

Tiu delikata bovleto, honeste kaj humile farita de mastro staras kiel bildo de mia kara onklino, kiu ĉiam celis al beleco, arto kaj poezio, ligita kun etika kaj religia streboj.

image.png

Dankon pro via atento kaj voto. Bonan tagon al vi!

Coin Marketplace

STEEM 0.04
TRX 0.32
JST 0.080
BTC 61661.02
ETH 1624.57
USDT 1.00
SBD 0.41